Saturday 27 December 2008

boarding pass / boarding card


Farante flugvojaĝon oni unue prezentas sin en la flughaveno por registriĝianonci sin (check in). Tie oni ricevas karton, kiu montras ke oni estas akceptita por la koncerna flugo kaj indikas la numeron de la sidloko. Kiel nomiĝas tiu karto? Angle ĝi estas boarding card boarding pass; france, carte d’accès à bord; germane, Einstiegskarte; nederlande instapkaart. ‘To board’ vagonaron, ŝipon aŭ aviadilon estas envagoniĝi, enŝipiĝi, enaviadiliĝi. Ni povus do nomi la karton enaviadiliĝa karto. Ĉu ekzistas pli konciza aŭ pli konvena nomo? Ĉu en la kunteksto oni povus diri simple enirkarto? Mi kredas, ke jes. (Flugkarto riskus konfuzon kun la flugbileto, la bileto kiu montras, ke oni pagis la flugprezon.)


8 comments:

  1. Jen la hispana esprimo: "tarjeta de embarque".
    Laux GDEE: enirkarto

    ReplyDelete
  2. Ankaŭ mi jam antaŭe pensis pri la simpla kaj klara vorto "enirkarto".

    ReplyDelete
  3. Jen la klara, riĉa esperanto! ;-)

    Ĉiel ajn, ne forgesu aviadilo = avio kaj do "enaviiĝa" kaj similaj frazoj: la horo por enaviiĝo estas la sepa kaj duono; oni prokrastis la enaviiĝon je duona horo; tenu la poŝtelefonon neŝaltita ĝis elaviiĝo ktp.

    ReplyDelete
  4. "Enirkarto" aperas en PIV sed sen difino au kunteksto. Vershajne ghenerala termino por "access card" sed ne malghusta ankau chi tie.

    Krom viaj sugestoj chi tie, mi aldonis la proponojn de Krause kaj Vinnaja en mia vortaro: http://kisa.ca/vortaro/search.php?someaction=search&word=boarding+pass

    Chu estas en ordo kun vi se mi uzas vin tiel kiel fonton en mia propra senpaga vortaro?

    Cetere, se vi bezonas profesian au volontulan helpiston, mi volonte alighus al viaj vortaraj projektoj por fari diversajn terminologiajn esplorojn. Mi posedas multajn bonegajn Esperantajn vortarojn en diversaj lingvoj kaj diversaj fakoj.

    ReplyDelete
  5. Pardonu min. Minnaja kaj ne Vinnaja!

    ReplyDelete
  6. Dankon, Sonja, pro tio. Vi havas pli da vortaroj ĉemane ol mi! Jes, volonte uzu min kiel fonton.

    ReplyDelete
  7. meksike: pase de abordar (boarding pass, laŭ vorte)

    mi ŝatas "enirkarto"n

    ReplyDelete
  8. Harfendajxo: John skribas "Jes, volonte uzu min kiel fonton". Tian uzon de "volonte" mi ofte auxdis en Nederlando. Sed cxu allaseblas tia mallongigo de "mi volonte akceptas ke vi uzu min kiel fonton"? Laux mi ne. Al mi sonas kvazaux mi ne nur ordonus al iu fari ion, sed ordonus ecx ke tiu faru gxin volonte...

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete