Sunday 28 December 2008

koncizeco

La titolo de la reviziita version de la vortaro restas: Concise Esperanto and English Dictionary (sed ne plu Teach Yourself). La vortaro do restos konciza. Tio signifas, ke la entenata vortprovizo estas relative granda (ĉ. 10 mil E-radikoj, 20 mil anglaj vortoj), sed ke la tradukekvivalentoj estas mimumumaj, laŭeble eĉ unuvortaj. Ne troviĝas longaj artikoloj kun amaso da ekzemploj, kiajn oni trovus en pli plena vortaro.

Jen ekzemploj de Esperantaj radikoj, kiuj provizore ne trovos lokon en la vortaro: nagari/o, narkoz/o, naturaliz/i, nazu/o (coati), nelg/e, neolog/o, neoplasm/o, neoten/a, neŭton/o, niktit/o (nictitating membrane), nominaci/o, norman/o, numen/o, nunatak/o; obelus/o, obez/a, ocel/o, ocitocin/o, oestradiol/o, okarin/o, oksiton/a, okupaci/o, olekran/o, olfakt/o, omaso, omen/o, onagr/o, Oomot/o, opak/a, operac/o, operkul/o, opres/i, opt/o, organizaci/o, orific/o, oriflam/o, orlop/o, orsted/o, ortofon/a, ortoklaz/o, ostomi/o, ovr/i

Kaj de anglaj vortoj, kiuj ne trovos lokon:

naan, nachos, nan, naturopath(y), N.B., NCO, necropolis, negate, neonatal, nerd, netspeak, newsflash, newsgroup, newsletter, NHS, NiCad, nimby, ninja, nitty-gritty, no-brainer, no-claims bonus, no-go area, no-holds-barred, no-hoper, non-aligned, non-event, no-no, no‑nonsense, nonpareil, non-starter, nosh, no-show, notepad, nous, nouveau riche, no-win, nth, nugatory, nuke, nutshell, nymphet; obsessive-compulsive, ocarina, OCD, OCR, OD, odium, off-guard, officialdom, off-piste, off-road, off-season, off-the-cuff, off-the-peg/rack, off-the-record, OHP, once-over, oncology, one-off, one-parent, one-sided, one-to-one, ongoing, on-off, on-the-job, on-the-spot, ooh, oops, open-ended, opt-out, ordinand, OTT, oud, Ouija board, out-and-out, outclass, outdistance, outface, outflank, outflow, outlandish, outlast, outlying, outmanoeuvre, outreach (? najbarcel-a, -ado), outrider, outrigger, out tray, ouzo, overblown, overdrawn, overspill, own goal, oxfords.

(Aŭ ĉu mi devus ampleksigi la vortaron por kovri ankaŭ tiujn vortojn?)

Precipe por tiuj, kiuj eventuale ne jam konas la stilon de la vortaro, mi alŝutis du kompletigitajn literojn, N kaj O. Tiuj ĉapitroj eble ne estas plene definitivaj, sed ili donos al vi impreson de la ĝenerala stilo.

Esperanto-angla parto, N kaj O

Angla-Esperanta parto, N kaj O

4 comments:

  1. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  2. Ĉi tiu verko estas aĵo por antaŭĝui! Mi uzadas oftege la "Teach Yourself" (1992) eldono sed la bindo trofrue rompis. :-( Tamen mi ĵus hodiaŭ trovis kaj aĉetis "Teach Yourself" (1969) eldono kiu ŝajnas havi pli bonaj bindajoj. :-) Mi ankaŭ preferas la paperon kaj formaton kun la 1969a.

    Vaughn Seward

    ReplyDelete
  3. Laŭ mi, vi "devus" verki plenan, kompletan, multe pli ampleksan vortaron, kiel jam ekzistas por la itala, la hispana k.a. Ĝuste tion bezonegas Esperantujo kaj (laste sed ne balaste, aŭ fine sed ne fone) mi mem ;-)

    Fakte, tian nekoncizan vortar(eg)on iu devos iam entrepreni. Mi dirus, ke vi havas la forton kaj la kapablojn. Ju pli frue, des pli flue...

    ReplyDelete
  4. Parenteze: vi povus ellasi sciencajn vortojn, kies formo identas en esperanto kaj la angla, kiel "ocitocino"; sed oni ne povas legi esperantan beletron (ne nur poezion) sen renkonti la vortojn "nelge, nelga" aŭ "ovri / aperti"; se ne paroli pri tio, ke "okupacio, opaka, opresi" estas rekte komun-uzaj.

    Cetere, eble interesos vin mian verŝajne neniam daŭrigota:

    http://blogavortaro.blogspot.com/

    ReplyDelete