Thursday 12 February 2009

drakunkolo



Kion signifas drakunkolo?
Laŭ mia mensa leksiko de Esperanto, ĝi estas aroma spicherbo uzata interalie por spici vinagron, angle tarragon. (Vidu la supran bildon.) Tion konfirmas LePuil-Danvy (sub estragon) kaj Krause (sub Estragon). Tion konfirmas PIV1 (1970), kiu donas ankaŭ ĝian sciencan nomon, Artemisia dracunculus. La listo de Pilger donas al tiu spicherbo, laŭ sia kutimo, du nomojn: drakunkolo kaj la pli hejmeca vinagra artemizio.

Sed kion ni trovas en PIV2? La unua senco de drakunkol/o fariĝis speco de arumo, cetere venena; tie aperas ankaŭ desegnaĵo de la folio, floro, spato kaj spadiko de la koncerna kreskaĵo. (Vidu la malsupran bildon.) Ĝi havas nenion komunan kun la tradicia drakunkolo. Temas pri la scienca Dracunculus spp. el arumacoj.

Nur kiel duan sencon de drakunkol/o en PIV2 ni vidas: = estragono.
La neologismo estragon/o estas la vorto preferata de PIV2 por nia spicherbo.
Tio estas ekzemplo de la bedaŭrinda tendenco de PIV2, permesi ke la sanĝiĝema latina scienca nomaro plipezu ol la ekzistantaj tradicioj de Esperanto. (Simile ĉe cerbo - “encefalo, cerebro”, cipreso - “kupreso”.)

Cetere, en la scienca nomaro dracunculus (latine = draketo) restas ankoraŭ la specia nomo (sed ne la genra nomo) de la spicherbo.

Vikipedio estas tute konfuzita: la priskriba artikolo havas la titolon Estragono sed parolas pri “drakunkolo”. La bildo estas titolita “Ĉu mi estas estragono aŭ artemiso aŭ drakunkolo? Herbo mi estas.”

Science, Dracunculus estas ankaŭ genro de parazitoj (angle: guinea worm).

Corsetti-eca nomo por la spicherbo estus drakoherbo (kp angle dragonwort). Sed mi ne vidas kialon revizii tion, kion mi lernis antaŭ 50 jaroj: drakunkolo = tarragon, kaj inverse.

4 comments:

  1. La vorto "estragono" troviĝas jam ĉe Vilborg ("Ordbok Svenska-Esperanto") de 1992.

    Ne-PIV-aj Vortoj de Cherpillod plue informas, ke "estragono" estas ankaŭ en la Esperanto-Korea Vortaro de Hajpin Li (1983) kaj en la Esperanto-Hispana Vortaro de Tudela-Flores (1959).

    ReplyDelete
  2. "Tio estas ekzemplo de la bedaŭrinda tendenco de PIV2, permesi ke la sanĝiĝema latina scienca nomaro plipezu ol la ekzistantaj tradicioj de Esperanto. (Simile ĉe cerbo - “encefalo, cerebro”, cipreso - “kupreso”.)"

    Pri tio mi plene (kaj ilustrite) konsentas kun vi.

    ReplyDelete
  3. En okazo de dubo, ĉiam mi PIVemas, tial en Amika aperas:

    estragón: estragono.

    drakunkolo: dragoncillo
    estragono: estragón

    En GDEE mankas "estragono". Tiu vortaro aperis antaŭ ol NPIV.

    ReplyDelete
  4. la esperanta-islanda vortaro de 2011 tekstas: drakunkolo - Artemisia dracunculus

    kaj "estragono" ne ekzistas.

    ReplyDelete