Sunday 22 February 2009

dreadlocks


Dreadlocks, aŭ mallonge dreads, estas harvolvaĵoj: “dikaj feltecaj tufoj” (Vikipedio). Tiu hararanĝo “povas okazi nature post longa nekombado kaj estas kutima inter rastafarianoj, kaj nuntempe ankaŭ inter regee influitaj junuloj en Okcidentaj landoj”.
La Vikipedia artikoleto portas la titolon Feltharoj, sed proponas ankaŭ la sinonimon Rastabukloj, kun resendo al neplutrovebla retpaĝo, Vortaracho de D-ro Esp-o.
Sonja donas la formon dredlokoj, kun referenco al Bertilo Wennergren.
Ŝajnas al mi, ke temas pri bukloj pli ol pri haroj. La angla dread = timo, do oni povus diri laŭvorte timobukloj. Pli taŭge, tamen, mi volus diri aŭ feltobuklojrastafariaj bukloj.

2 comments:

  1. Mi ŝatas kunmetitajn formojn, precipe "feltobukloj," pli ol neologismojn kiel "dredlokoj."

    ReplyDelete
  2. Multaj junaj Esperantistoj portas sian hararon tiel; kiujn vortojn ili uzas?

    Mi memoras ke ĉe IJK amiko kun tia hararo priskribas al mi kiel ŝi faris ĝin. Ŝi nomis ilin plektaĵojn kaj parolis pri plekti. Sed tio estas "braid" kaj ne tute ĝusta. Plaĉas al mi la radiko "felt" por tio.

    ReplyDelete