Friday 20 February 2009

Ĥanuko


Konsidere la fakton, ke Zamenhof estis judo kaj konanto de la jida, estas rimarkinde ke mankas en Esperanto interkonsentitaj terminoj por diversaj elementoj de la hebrea-juda kulturo.
Unu tia termino estas la nomo de la vintra festo, la Lumfesto, hebree חנוכה (ĥanukah), kiun ni konas en la angla sub la nomo HanukkahChanukah. Supozeble ni dirus en Esperanto Ĥanuk/o (aŭ Ĥanuka/o aŭ Ĥanukah/o, aŭ eble Lumfesto; ĝi laŭvorte signifas ‘dediĉo’, ĉar oni tiel festas la redediĉon de la Templo). Sed tiu vorto mankas en PIV; mi trovas ĝin nur en NePIVaj Vortoj de Cherpillod. Ĉu nek Z mem aludis al tiu festo nek iu el la aliaj judaj pioniroj aŭ postaj judaj (aŭ nejudaj) esperantistoj?
[PS: Mi nun trovis en Benson, Comprehensive Eng-Esp Dict: Ĥanuka/o. Do, laŭdon al Benson.]
Ligita al Ĥanuko estas la naŭbranĉa aŭ sepbranĉa kandelabro, la menorah מנורה. Mankas ĝia nomo eĉ en Cherpillod. Ĉu menor/o? [En Benson: (Juda) kandelabro.]
Ligita estas ankaŭ la ludilo, en la jida דרײדל, angle dreidel, speco de kvarflanka turbo kun hebrea litero je ĉiu flanko. [En Benson, nenio.] Laŭ la analogio de ĵetkubo (angle dice) oni povus nomi ĝin ĵetturbo.
Kial tiaj vortoj ne estas en niaj vortaroj? Estas iom ŝoke, ke tiu festo kaj ĝiaj objektoj estas pli bone konataj en la nejuda anglalingva kulturo ol en Esperanto.

2 comments:

  1. Nu, Ĥanuko estas relative malgrava festo. Mi povas listigi plurajn festojn kiujn ne-judoj ĝenerale ne konas. Ŝajnas ke Ĥanuko estas konata (kaj pli festata) nun pro reago al Kristnasko (ĉu emo de judoj esti videblaj aŭ havi okazon donaci al la infanoj, ĉu emo de kristanoj inkluzivi judojn en la publika rondo). Do, mi scivolas, ĉu jam en la tempo de Zamenhof, kaj en orient-eŭropo specife, tiu egalig-emo jam aperis en la socioj? Mi supozas ke ne. Do ne tiom ŝokas min ke la vortoj de Ĥanuko ne aperis en la tempo de Zamenhof.

    Mi aldonu ke la ĥanuka speco de menoro nomiĝas (en la modern-hebrea?) /ĥanukia/ (/hanukiah/ en la angla).

    ReplyDelete
  2. La vorto "Ĥanuko" plaĉas al mi.

    ReplyDelete