Wednesday 11 February 2009

hindaj manĝaĵoj


Mi maltrankvilas ankoraŭ pri diversaj manĝaĵoj de ekster la franca-itala sfero (la sfero, en kiu lokiĝas multaj el la kuiritaĵoj listigitaj en niaj vortaroj).
Kio estas nun la plej tipa brita plado? Laŭdire, chicken tikka masala, kiu estas brita adapto de hinda manĝaĵo. Kiel ni nomu ĝin en Esperanto? Aŭ ĉu ni rezignu pri tiaj vortoj?
Jen mallonga listo de hindaj manĝaĵoj, kies nomoj estas ĝenerale konataj en Britujo:
aloo (terpomo), bhaji, bhindi (= okra, gomb/o), biryani, brinjal (= aubergine, eggplant, melongen/o), dhal, garam masala, ghee, jalfrezi, keema, korma, kulfi, lassi, naan, pakora, paneer (fromaĝo), paratha, poppadum, raita, roti, saag, samosa, tandoor, tikka, vindaloo.
La solaj vortoj el tiu ĝenerala mondoparto, kiujn mi trovis en PIV, estas kare/o = curry, kebab/o = kebab, pilaf/o = pilaf.
Balti estas kuirstilo ŝajne inventita (aŭ almenaŭ tiel baptita) de bengaloj en Britujo.
Kiom el tiuj vortoj meritas lokon en E-vortaro?

8 comments:

  1. - bhindi: se ĝi estas gombo, bone do gombo.
    - biryani: estas aparta spico/saŭco, do bezonas propran nomon.
    - brinjal: se ĝi estas melongeno, do melongeno.
    - dhal: se mi bone komprenas ĝi estas ĝenerala nomo por semoj de fabacoj, kiaj lentoj, pizoj, kikeroj, kaj por kuiraĵoj el ili. mi ne trovas esperantan vorton por tio. ĝi aperas en reta vortaro sed pro nur unu cito.
    - masala: mi legis ie en la reto, ke ĝi signifas simple (spico)miksaĵon kaj ke ĝi estas la samo, kion oni en eŭropaj lingvoj nomas kareo. kaj ke kareo origine signifas raguon, tipe preparitan kun tia spicomiksaĵo.
    - naan: pano.
    - paneer: fromaĝo.
    - samosa: samoso aperas en vikipedio. kiel atentigas la artikolo, ĝi tamen konkurencas kun pirogo, pri kiu komentas s. prokovskij en reta vortaro.
    - tandoor: propre ĝi estas fornospeco. tandoor-manĝaĵo estas do aŭ tandura/tandur-bakita aŭ simple bakita. la vikipedia artikolo citas aliajn formojn de la vorto el persa, turka kaj aliaj lingvoj.

    ReplyDelete
  2. "Naan" tamen estas certa speco de pano, ĉu ne? Kaj "chapati" estas alia panspeco.

    ReplyDelete
  3. kompreneble ni povas uzi naan kiel distingan vorton por pano farita laŭ hinda maniero, sed juĝante laŭ la persa na:n/nun, naan probable estas la ordinara vorto por ordinara pano. kontraste ĉapati ŝajne estas nefermentinta pano, do io pli simila al maco...

    ReplyDelete
  4. Kiu pano estas ordinara pano en Esperantujo? Por pakistanaj esperantistoj, naano; por israelaj esperantistoj, maco; por armenaj, lavasxo; kaj tiel plu... Mi tuj matenmangxos, konsumonte gxuste lavasxon kaj macon, cxar je multaj euxrope tradiciaj panoj mi alergias.
    Al mi la problemo sxajnas ne cxu akcepti specifajn novradikojn por specifaj panspecoj, sed tio kiujn panspecojn nomi simple "pano"...

    ReplyDelete
  5. Notu ankau ke la formo "Barato" shajnis venki super "Hindio" en la lasta jardeko.

    Lau PIV, kareajho estas "curry (dish)", kaj kareo estas "curry powder".

    ReplyDelete
  6. pri pano - se oni ne deziras precizecon, pano estas ĉiu ajn panspeco. efektive aparta panspeco "ordinaras" nur rilate al iu loko, ne en tuta esperantio. parolante pri ordinareco mi celis nur tion, ke fermentinta pano mondskale pli ordinaras ol nefermentinta, sed eble mi eraras.

    pri barato - jes. mi uzas "hindio"n kiel historian-kulturan vorton por la tuto, kiu nun konsistas el ŝtatoj barato pakistano...

    pri kareo/kareaĵo - bone. ĉu tio, kion mi legis ĝustas parte, aŭ tute, aŭ tute ne, tiel funkcias la vorto "kare/".

    ReplyDelete
  7. garam masala, गरम मसाला = laŭlitere "varma spico", sed la signifo ne estas laŭlitera

    roti, रोटी = la plej ĝenerala vorto por pano en la hindia

    tandoor, तन्दूर = la forno, kiel laŭ ĵeromo. tandoori, तन्दूरी estas la a-vorteca formo

    ĵeromo tute pravas pri la signifo de dhal, sed la ĝusta literumo estus dal aŭ daal (दाल)

    saag, साग = "greens" (verdaĵoj? foliaĵo?)

    ReplyDelete
  8. En amika aperas kaj kareo kaj kebabo.

    pilafo estas al mi nekonata.

    ReplyDelete