Sunday 1 March 2009

halaleco kaj ejdoj


Manĝaĵoj preparitaj en konformo kun juda/hebrea rito estas koŝeraj.
Kaj manĝaĵoj preparitaj en konformo kun islama rito? Angle halal, arabe حلال, ḥalāl, en Esperanto memevidente halal/aj.
Kvankam la unua termino estas en niaj vortaroj, la dua ne; kaj ĝi troviĝas en tre malmultaj retpaĝoj. Unu estas el la loĝkondiĉoj por la UK de la jaro 2001:
Du elegantaj restoracioj kaj taverno ofertas bonegajn internaciajn kaj lokajn pladojn, inkluzive de vegetaraj, grasmoderaj, etkolesterolaj, koŝeraj kaj halalaj dietoj. http://public.carnet.hr/esperanto-kel/UK2001/logado.htm

Cherpillod, en NePIVaj Vortoj kaj en Mil Ekzotaj Vortoj, havas halal/o = saudarabia monunuo (“monunito en Saudi-Arabio”). Tio estas mistera, ĉar la sauda monunuo estas la rial/o. Mi ne vidas problemon de eventuala kolizio inter mono kaj manĝaĵoj.
En La Bona Lingvo oni povus diri rite pura kaj por koŝera kaj por halala. —Ĉu eventuale ankaŭ por vegetarana kaj vegana? Kaj eĉ por grasmodera (reduced fat) kaj etkolesterola (low cholesterol)? Nur se viandevitado kaj dietado estas religiaj.

Alia ĉiutaga islama termino por kiu ni bezonas Esperantan terminon estas عيد ‘īd "festo", angle Eid. En Vikipedio estas skribita eido. Tamen la araba vorto estas unusilaba, do pli bona formo laŭ mi estus ejd/o.
Aliflanke eble sufiĉas la komunlingva vorto fest/o.
Eid ul-Fitr (Arabic: عيد الفطر ‘īdu l-fiṭr "Festival of the Fast Breaking"): fastofinfesto;
Eid al-Adha (Arabic: عيد الأضحى ‘īdu l-’aḍḥā "Festival of the Sacrifice"): oferfesto.

3 comments:

  1. "Ĉu eventuale ankaŭ por vegetarana kaj vegana?" - Manĝo aŭ dieto estas simple "vegetara", ne "vegetarana", ĉu ne? (Laŭ PIV, bonlingvisma logiko, kaj komuna uzo.)

    Ŝajnas al mi, ke homoj ofte emas aldoni la nenecesan "an" al "vegetar/" pro nacilingva influo, ekzemple angla "vegetarian food". (Simile "vegetarismo" sufiĉas, kvankam pluraj homoj emas diri "vegetaranismo", verŝajne pro angla "vegetarianism" kaj aliaj similaj nacilingvaj formoj.) Verŝajne ne helpas la konfuzon, ke "vegan/" havas "an" kiel parton de la radiko. :)

    ReplyDelete
  2. Laŭ Vikipedio "halala" (هللة) estas centono de rialo:

    http://en.wikipedia.org/wiki/Saudi_riyal

    ReplyDelete
  3. Oni povas vivi sen nova radiko kaj diri: “En la islama kalendaro estas du ĉeffestoj: fastofino kaj oferfesto, aŭ decidi, anstataŭ eido-n, alpreni la samsignifan bajramo-n (pli-malpli unu okono de la guglotrafoj de eido aŭ ejdo minus la Dana Junularo).

    Se tamen, pro ia strebo al egala reprezento de diversaj kulturoj, oni taksas oportuna la enkondukon de tiu islam-specifa termino, mi pledas por tio, ke oni simile respektu la originalan akcenton, kaj ke ĝi estu eido kaj ne ejdo. Pro la sama kialo mi uzas, kiel John, la nomon Saudarabio anstataŭ Saŭd-. Longa araba vokalo meritas plenan esperantan vokalon.

    Oni havas ĉi tie la saman kazon kiel liuto (العود), kie la sono skribata per ع (en IFA /ʕ/) estas, komence de akcenta silabo, redonata per vokalo, sed tio ne ŝanĝas la akcentlokon, kiel en la hispana laúd, la mezepoka itala leuto (nuntempa liuto), la greka λαούτο, la okcitana laüt, ktp. Nur tiuj francoj en la nordo, kiuj ne aŭdis la araban prononcon, ignoris la sonon /ʕ/ kaj diris luth (sekvote de angloj kaj germanoj, kun pluaj vokalŝanĝoj). Do analoge al liuto estu eido.

    @Bertilo: jes, halalo (“novluna monero”, se mi ne eraras) estas centono de rialo, sed ĝia komenca h en la araba estas glotalo, /h/ en IFA, dum ĉe la halala ritpureco oni havas faringalon /ħ/. Estas neniu ebleco esperantigi tiujn vortojn distinge.

    ReplyDelete