Wednesday 11 March 2009

saltantaj musoj


Troviĝas interesa triopo da nomoj por la besto kiu angle estas jerboa kaj science Dipus spp..
En la unua eldono de mia vortaro staras simple:
jerboa dipodo

Tiu termino estas bazita je la scienca nomo. Ties fina -us cetere ne estas la kutima latina finaĵo de la dua deklinacio. Male, same kiel ĉe Apus kaj Octopus, la fina -pus prezentas formon de la radiko -pod- (greke ‘pied/’), do kun genitiva formo dipodis kaj regula esperantigo dipod/.
En PIV1 ni trovas aldone:
ĝerbos/o = dipodo
En PIV2 tio fariĝis
ĝerbos/oj Vulgara kn de la dipodedoj
Do laŭ tiu lasta difino temas ne nur pri dipodo mem, sed pri la tuta zoologia familio, en kiu troviĝas ankaŭ Zapus (!), Cardiocranius, Jaculus, k.a. Sed tio, kion PIV opinias “vulgara kromnomo”, ricevas 0 trafojn en la Tekstaro kaj en kukolo nur kelkajn vortlistajn menciojn, nenian veran uzon. Eble ĝi estas nura elpensaĵo de la leksikografoj mem: aŭ, se vi volas, ilia senrespondeca malsimpligo de la lingvo. Neniel ĝi estas vulgara (“ĝenerala, ordinare uzata”).

La germana nomo de nia besto estas Springmaus, kaj en Krause ni trovas saltmuso, dipodo.
Tio signifas, ke ni nun havas tri nomojn: unu sciencan (dipodo), unu bonalingvisman (saltmuso) kaj unu falsvulgaran (ĝerboso). Mi intencas nepre bojkoti la lastan. Verŝajne mi metos ĉi-foje:
jerboa saltmuso, dipodo

3 comments:

  1. Mi malkonsentas. "Ĝerboso" estas la plej internacia, laŭ la 15a regulo, kaj ĝi jam troviĝas en aliaj vortaroj.

    Pro tiaj kaj aliaj motivoj mi ankaŭ preferas "cipselo" al "apuso/apodo":

    http://blogavortaro.blogspot.com/2006/12/cipselo.html

    Jorge

    ReplyDelete