Wednesday 18 March 2009

goji / licio


Unu el la “miraklaj” nutraĵoj vendataj al trokredemaj hipokondriuloj estas la bero nun merkatata anglalingve sub la nomo goji, sed tradicie konata kiel Duke of Argyll’s tea tree wolfberry. Ĝi kreskas sovaĝe en Eŭropo kaj aliloke, sed estas komerce produktata nur en Ĉinujo.
Botanike temas pri Lycium barbarum kaj L. chinense. La ĉina nomo de la arbusto estas gǒuqǐ (枸杞), kiu laŭregule devus angliĝi kiel gochi (goĉi), ne goji (goĝi). Ĝia bero estas ĉine gǒuqǐzi (枸杞子).
En la japana la planto estas kuko (クコ) kaj la beroj estas kuko no mi (クコの実) aŭ kuko no kajitsu (クコの果実). En la korea la beroj estas gugiĝa (구기자).
Mi ne havas ĉinan-Esperantan, japanan-E aŭ korean-E vortaron. Ĉu iu povos informi min, ĉu tia vortaro enhavas esperantan nomon de la planto kaj la bero? Estus bele esperantigi la ĉinan nomon, eventuale kiel goĉi/o; aliflanke en PIV troviĝas lici/o por la koncerna arbusto, kaj en la TTT troviĝas kelkaj uzoj de tiu vorto el ĉinaj fontoj:
Ŝi aldonis al la kaĉo verdajn kaj ruĝajn fazeolojn, liciojn kaj jujubojn, kaj ŝia kaĉo estas bongusta kaj nutroriĉa, sed ne multekosta.

Tie kreskas ankau la nordaj drogvegetajhoj, kiaj licio, angeliko kaj ignamo.

En Ĉinio kreskas pli ol 2 000 specoj da manĝeblaj vegetaloj kaj pli ol 3 000 specoj da farmaciaj vegetaloj. Ginsengo de la montaro Changbai, safrano de Tibeto, licio de Ningxia kaj pseǔdoginsengo de Yunnan kaj Guizhou estas tre valoraj farmaciaj vegetaloj.

4 comments:

  1. Sur unu paĝo en "Konservejo de Wang Chongfang" estas longa listo de kreskaĵoj ĉine-esperante. Tie 枸杞 estas "ĉina licio". Mi ne scias, ĉu eblas aldoni la adreson de la paĝo en ĉi tiun komenton. Mi provas:

    http://www.reto.cn/cgi-bin/forumo-a/forumo.cgi?id=wangchongfang&page=2&action=view&number=16.cgi&img=no

    ReplyDelete
  2. Mi ŝatas la ideon uzi la ĉinan vorton, sed "licio" verŝajne pli bone sekvas la nomkutimojn esperantajn ĉar ĝi devenas de la scienca latina nomo.

    ReplyDelete
  3. En GDEE aperas "Licio".
    (La nomo en la hispana estas cambrón")

    ReplyDelete
  4. Mi forgesis aldoni ke ankaŭ en Amika, aperas nur la nomo "licio".

    ReplyDelete