Saturday 4 April 2009

fit, fitness


La angla vorto fitness ŝajnas esti tre internacia: Vikipedio havas artikolon kun tiu titolo en amaso da lingvoj, inkluzive de la rusa (фитнес) kaj la japana (フィットネス huittonesu). Trovi Esperantan ekvivalenton estas malfacile, kaj ĝis nun preskaŭ neniu aŭdacis rekte prunti ĝin kiel fitnes/o, malgraŭ unu uzo en Vikipedio.
"Zorgu vin": sekcio dediĉita al la psikologio, sano, fitneso aŭ nutrado.
La esenco de fitness estas meti aŭ teni sian korpon en la fizika stato en kiu ĝi povas maksimume funkcii. Tio estas pli ol nura “korpa bonstato”. Oni povas esti tute sana kaj vigla, kapabla piediri ĉiutage al kaj de la fervojstacio por iri al la laboro, tamen ne havi “fitness”.
En sia GW Deutsch-Esperanto Krause havas
Fitness f fizika forto (od sano)
En la franca oni foje kaptas la ideon per la vorto forme, por kiu LePD proponas freŝeco.
Anglalingvanoj tuj rilatigas fitness al la adjektivo fit, de kiu ĝi estas la substantivigita formo. Iu, kiu estas “fit”, povas kuri dek kilometrojn, aŭ naĝi tridek minutojn seninterrompe, aŭ bone ludi piedpilkon dum horo kaj duono. La plimulto de la homoj, la plimulton de la tempo, estas fizike sanaj sed tamen ne “fit”. Oni “fit”igas sin per regula trejniĝado, tiel adaptante sian korpon al la aldonaj postuloj.
Eble do oni povus por “fit” diri trejnita, kaj por “fitness” trejniteco.

Fit estas vorto kun multaj aliaj signifoj. Provizore mi havas
fit sana, (korpe) trejnita; deca, taŭga; kapabla, preta; (bone) sidi, taŭgi, esti laŭmezura; adapti; fiks-i tr, munt-i tr, -iĝi; ekipi; (epilepsia) atako; ~ for purpose celtaŭga; ~ for work laborkapabla

En la brita slango ĝi signifas ankaŭ “seksa alloga”, sed slangon mi plejparte ignoras: same tiajn idiotismojn kiel by fits and starts, he had us all in fits, (brite) fit to drop, fit to burst, (usone) fit to be tied.

9 comments:

  1. Mi ŝatas vian difinon. Ni ne bezonas la ĉiosignifa "fitneso" por priskribi ĉiom da tiuj specifaĵoj.

    ReplyDelete
  2. Your list fits my taste. Eĉ la matematikajn/komputikajn signifojn, kvankam ne eksplicite entenatajn, oni povas senprobleme derivi de ĝi.

    Pluraj lingvoj, kiuj akceptis la anglan vorton nur por korpeduko, uzas ĝin kun ada, ne eca signifo: ekz-e itale faccio fitness aŭ ruse занимаюсь фитнесом (“mi praktikas korpotrejnadon”).

    Oni distingu korpotrejnadon disde korpokulturado (bodybuilding), malofta ekzemplo de bona termin-elekto en Vikipedio. En tiu paĝo ankaŭ estas la por mi tute nova informo, ke virina korpokulturado povas nomiĝi angle bodyfitness: angla vikipedio uzas Female bodybuilding, sed eble niaj vikipediistoj celis fitness and figure competition.

    Minnaja tradukas la italajn (be jes!) vortojn fitness kaj body building per saneca korpeduko kaj gimnastikado respektive: ne taŭge.

    ReplyDelete
  3. Mi vidas, John, ke Vi konsideras ankaux la signifon "to be the right size or shape for someone or something" per "esti lauxmezura". Sed necesus kromaj verboj por traduki cxi tiujn ekzemplofrazojn de http://dictionary.cambridge.org:

    Our new sofa doesn't fit through the door.
    I don't think another desk will fit into this classroom.
    My car's too big to fit in this space.

    Cxu "pasi", "eniri", "spachavi"?

    Por hungaroj ("férni") kaj hispanoj ("caber") la koncepto "tauxgi/konformigxi al la disponebla spaco" sxajnas tiom grava ke ili havas apartan radikon...

    Alio, por Dario: cxu vere "korpokulturado", kaj ne "korpokonstruado"? Mi kutimas renkonti cxi lastan. Kaj hungare ni diras same, "testépítés".

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  4. @István:

    Nu, estas vero, ke multaj lingvoj aŭ uzas la anglan vorton aŭ tradukas ĝin laŭvorte al io kiel korpokostruado, sed en multaj aliaj (slavaj, latinidaj, ktp.) ankaŭ ekzistas esprimoj kiel la franca culturisme (itale ambaŭ eblecoj). Dum korpokostruado ŝajnas al mi angleca paŭsaĵo kaj ne vere taŭga metaforo, korpokulturado estas, miaopinie, bona kompromiso kaj samtempe ĝusta kunmeto.

    Rilate adaptiĝon al spaco, vi pravas. Fojfoje mi sentas la mankon de verbo kiel la hispana caber, eĉ en la itala, kie entrarci (pli malpli, “eniri tien”) ne taŭgas ĉie.

    Tamen, vi instruas al mi, nur malofte oni tradukas vorton post vorto, kaj se temas pri traduko de frazoj, jen:

    Our new sofa doesn't fit through the door.
    Nia nova sofo ne povas trairi la pordon.

    I don't think another desk will fit into this classroom.
    Mi ne pensas, ke alia pupitro povos esti trudita en ĉi tiun klasĉambron.

    My car's too big to fit in this space.
    Mia aŭtomobilo estas tro granda por tiu spaco.

    Amike,
    Dario

    ReplyDelete
  5. Pravege, Dario! Nun mi ne plu bezonos proponi la uzon de "kabei" ankaux por cxi tiu senco.
    (Imagu: "Li ne plu kabeis en la movado, do li kabeis.)
    amoke
    István Ertl

    ReplyDelete
  6. Plu al Dario: eble oni devus demandi la opinion de praktikantaj korpoXXistoj...
    amike
    István

    ReplyDelete
  7. Kompreneble, en mia komento ĉisupre legu -konstru- ĉie, kie necese...

    Mi konsentas, ke oni devus demandi la opinion de praktikantaj korpoXXistoj. Ĉu vi vidis iujn dum la lasta renkontiĝo?

    Tamen, guglotrafoj:

    korpokulturado OR korpokulturisto +kaj +estas 151 (pli malpli ĉiuj pro Vikipedio)

    korpokonstruado OR korpokonstruisto +kaj +estas 11 (ankaŭ pro ŝajne sendependa ĉina fonto)

    "Li ne plu kabeis en la movado, do li kabeis"
    Nu, nu, el movada vidpunkto mi plu restas en neelirebla kabeeco. Pri lingvokulturado (lingvokonstruado?), mia umado ĉi tie atestas.

    Semel abbas, semper abbas.
    (por nelatinistoj: “iam ano, ĉiam ano”)

    ReplyDelete
  8. En Nord-Ameriko, ni diras "in shape". En mia vortaro, mi uzis la Zamenhofan "fresha kaj sana".

    ReplyDelete
  9. Jen poezia kontribuo de Blazio Vaha al la temaro:

    http://www.ipernity.com/blog/34592/152197

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete