Thursday 16 April 2009

fulmo(kio?)ilo

Inventis ĝin Benjamin Franklin en la jaro 1752. Ĝi protektas domojn kontraŭ fulmobatoj. Kiel ni nomas ĝin en Esperanto?
En mian kapon venis tuj la esprimo fulmoŝirmilo. Sed tiu kunmetaĵo ne troviĝas en PIV: en tiu vortaro ni trovas nur fulmogardilo kaj fulmosuĉilo, kun prefero por la dua.
Angle ĝi estas lightning conductor (brite) aŭ lightning rod (usone). Ĝi mankas en mia unua eldono, sed Benson donas fulmosuĉilo, fulmoŝirmilo kaj McLinen fulmovergo, fulmokondukilo.
Germane ĝi nomiĝas Blitzableiter (fulmoforkondukilo), kiun Krause redonas kiel fulmosuĉilo.
France ĝi estas paratonnerre, kiun LePD redonas kiel fulmoŝirmilo.
Itale ĝi estas parafulmine, kiu en Minnaja fariĝas (sistema) fulmogardilo; (asta metallica) fulmoforigilo, fulmoŝirmilo.
La statistiko de kukolo estas interesaj.
• fulmoforigilo 155
• fulmoŝirmilo 114
• fulmosuĉilo 9
• fulmogardilo 8
• fulmokondukilo 8
• fulmovergo 5
• fulmokonduktilo 4
• fulmoprotektilo 1
Klare, PIV havas alian opinion ol la plimulto. Emocie mi emas resti ĉe fulmoŝirmilo, sed eble mi devus akcepti la voĉon de la plimulto kaj meti
lightning: ~ conductor, ~ rod fulmoforigilo

5 comments:

  1. Kun tiaj nombroj, eĉ 52%a plimulto ne vere estas decida, ĉar ĝi nur signifas avantaĝon de 40 trafoj. Restu ĉe fulmoŝirmilo, pluraj vortaroj konas ĝin, kaj inter la du efektive uzataj esprimoj ĝi estas pli bona priskribo; estas iom strange nomi fulmoforigilo aparaton, kiu fakte altiras fulmojn... (jes bone, forigas ilin de ni, sed tamen...)

    ReplyDelete
  2. Mi konsentas kun dariokabe. La statistikoj ne estas decidaj, do vi restu kun via persona gusto, kiu fakte estas multe pli logika.

    ReplyDelete
  3. Ankaŭ mi ĉi-kaze klare preferus la formon "fulmoŝirmilo".

    ReplyDelete
  4. Per "Sxirmilo" oni haltas dangxerajn elementojn. Per sucxilo, oni prenas gxin. "fulmprotektilo" estus por mi certa vorto, sed versxajne, nur mi vocxdonus pri tio.

    ReplyDelete
  5. Mi tre ŝatas la formon "fulmosuĉilo",
    sed en mia vortaro "Amika" ĉi formo aperas kune kun "fulmoŝirmilo.

    ReplyDelete