Friday 10 April 2009

ha, lo!


Por ekvilibrigi la kritikadon de PIV2, kiu estis iom negativa en mia lastatempa afiŝado, mi volas emfazi kiel utila kaj zorge farita estas ĝia plej granda parto. Kompare kun la vere arkaika PV kaj la ankoraŭ iom arkaika PIV1, ĝi estas vortaro apartenanta al la dudek-unua jarcento.

Jen vortoj komenciĝantaj per L, kiujn mi aldonis al la ekzistanta vortostoko de mia vortaro. (La simbolo ‘+’ montras novan sencon de ekzistanta radiko.)
labr/o wrasse (fish); Laoci/o Laozi, Lao-Tzu; Laos/o Laos; lasanj/oj lasagne; Laŭrazi/o Laurasia (supercontinent); laŭrenci/o (chem) lawrencium ; lavab/o washbasin, handbasin [= lav/pelv/o]; legionel/o legionella; leksem/o lexeme, lexical unit; Lepsik/o Leipzig; lept/o + harvest mite; lesb/o, ~anino lesbian; Lesot/o Lesotho; leŭcin/o leucine (amino acid); levistik/o lovage; Liberi/o Liberia; lici/o + goji; lid/a Lydian; Liĥtenŝtejn/o Liechtenstein; lil/a lilac(-coloured); lime/o lime (fruit), key lime; limes/o (math) limit; limfocit/o lymphocyte; limin/o threshold (of perception), limen; limul/o horseshoe crab; line/o + (elec) line; linear/a (math) linear; liofiliz/i freeze-dry [= frost/sek/ig/i]; lipid/o (chem) lipid; listeri/o listeria (bacterium); litosfer/o lithosphere; litotrici/o (med) lithotripsy; Litv/o Lithuania (grand duchy); liv/a left [= mal/dekstr/a]; Liverpol/o Liverpool; livon/o, ~a Livonian; liz/o lysis; lizin/o lysine (amino acid); lod/o + plumb line; lofi/o monkfish; loganber/o loganberry; lokal/o premises; lom/o loam; Loren/o Lorraine; lori/o lory (parrot); Los-Anĝeles/o Los Angeles; lukr/i earn [= per/labor/i]; luks/o + (phys) lux; lumen/o (phys) lumen; lumpi/o spring roll (Chinese cuisine); lute/o corpus luteum.
Mi forstrekis labi/o, legumen/o, levuloz/o, limon(el)o, lokus/o: por ĉiu el ili PIV2 proponas pli bonan solvon.
Ne ĉion, kion mi listigas, mi “aprobas”: ekzemple, en la angla-Esperanta parto, sub earn, mi metos nur perlabori, ne lukri.

Kaj jen vortoj de PIV2, kiujn mi provizore ne enprenis: lab/o, labil/a, lagoftalm/o, laktari/o, lakun/o, lala!, lamark/ism/o, lambd/o, lampetr/o, lapidar/a, lapsan/o (nipplewort), larg/e, larici/o, lasteks/o, laŝt/o, Lateran/o, latimeri/o, latron/o, lazaron/o, le/o, leceburg/a, legac/o, legaliz/i, lekt/o, lemniskat/o, leptinotars/o (Colorado beetle), leptospir/o, letal/a, leŭg/o, li/o, licen/o, Lieĝ/o, liĥen/o, liktor/o, limes/o, limon/o, limoni/o (sea-lavender, statice), lingam/o, litrum/o, livid/a, loki/o (lochia), lokr/a, lokuci/o, lokustel/o, longan/o, lonĝ/o, lontan/a, look/o, lordoz/o, Lorelej/o, luciol/o, luksaci/o, luzitan/o.

2 comments:

  1. Atentu, ke limes/o estas en ambaŭ listoj. Laŭ mi ĝi devus esti nur en la unua, do vi devus envortarigi ĝin, ĉar ĝi estas vere baza matematika kaj statistika vorto.

    Mi pledas, por ke ankaŭ la sekvaj vortoj enestu:

    leŭg/o: 659 guglotrafoj el kiuj ĉirkaŭ 150 rilataj al Jules Verne, kaj grandega plimulto de la cetero el Orienta Azio. Mi kredas, ke ĝi ja estas ofte memkomprenebla pro kunteksto, sed ne ĉiam.

    luzitan/o: indas enmeti ĝin por kontraŭstari probablan miskomprenon, ke temas pri *luzit/an/o.

    ReplyDelete
  2. @dariokabe: dankon pro tiuj bone motivitaj komentoj.

    ReplyDelete