Thursday 9 April 2009

laŝto

El la balasto de PIV2 mi tamen eksciis ion novan pri la angla lingvo. Inter la PIVaĵoj listiĝas
laŝt/o. Brita komerca mezurunuo de pezo, diversvalora laŭ la lokoj k varoj.
Por ĉi tiu brito tio estis mistero.
Estas vere, ke paralele al la metra sistemo (μg, mg, g, kg) ankoraŭ vivetas en Britujo diversaj malnovaj mezurunuoj de pezo.

La prezo/pezo de fromaĝo ĉe ni estas montrata nun nur laŭ kilogramoj, sed ĝis la fino de la dudeka jarcento ĝi estis montrata ankaŭ laŭ funtoj (‘pounds’) kaj uncoj (‘ounces’). Mi pezas aŭ 75 kg aŭ 12 ‘stone’ (kaj usonanoj dirus 165 ‘pounds’). Kiam mi estis juna oni ankoraŭ uzis ‘hundredweight’.
Sed laŝtoj? Kio tio povus esti en la angla?
Esplorinte la grandan oksfordan vortaron OED, mi trovis arkaikan sencon de la substantivo last: pezunuo diversvalora ktp. Ĝi formortis en la dek-naŭa jarcento, kun lasta (!) mencio el la jaro 1894, kiam iu skribis pri a ‘last’ of herrings (laŝto da haringoj).
Tamen en la moderna konciza oksforda vortaro COD tiu senco de last ne aperas.
La esperanta formo listigita de PIV atingas 0 uzotrafojn en kukolo. Ĉu iu iam uzis ĝin en ordinara teksto? Se jes, mi tion ignoras. En la vortaro tekstos:
last last-a, -e; daŭri; ŝuformilo

5 comments:

  1. Haha, estas ridinde, kiel tiuj PIV-istoj ŝajne malfermas arĥaikan vortaron, blinde fingroindikas hazardan vorton, kaj diras, "Jen! Unu plian neutilaĵon, kiun ni povus aldoni!"

    ReplyDelete
  2. "Last" tamen ja trovigxas, sen indiko de kadukeco, en la tre ordinara vortaro de Random House:
    http://dictionary.infoplease.com/last

    (Mi tamen neniam vidis aux auxdis gxin antauxe.)

    ReplyDelete
  3. Cxu eble tiu vorto aperis en Esperanta traduko de malnova angla verko? Kaj, do, PIV enhavas gxin cxar gxi iam aperis en Esperanto-libro, cxu?

    ReplyDelete
  4. Kaj ghi trovighas same en la pli-malpli nova "American Heritage Dictionary of the English Language", 4-a eldono (2000): "last. n. A unit of volume or weight varying for different commodities and in different districts, equal to about 80 bushels, 640 gallons, or two tons."

    Tamen, tia mezurunuo, kiu varias tiom multe, shajne ne multe utilus, chu? Oni ne povus acheti farunon au benzinon kun certeco, pri kiom oni finfine ricevus.

    LM

    ReplyDelete
  5. (Kaj tute mankas la vorto en la Tekstaro).

    LM

    ReplyDelete