Tuesday 14 April 2009

pajnto

Por mezuri la volumenon de likvoj (benzino, kolao, vino) oni uzas litrojn. Tamen por ni britoj estas du esceptaj likvoj: lakto kaj biero, por kiuj ni certagrade uzas ankaŭ la malnovan nemetran mezurunuon, pint (= 568 mL). Kiam mi estis juna, pints kaj gallons (1 gallon = 8 pints = 4,5 L) estis uzataj por ĉio, dum litroj estis nekonataj.
Tiel ankoraŭ estas en Usono, kvankam la usona pint estas malpli granda (= 473 mL), kaj same la usona gallon (= 3,8 L). Usonanoj uzas ankaŭ la quart (= 2 pints, preskaŭ unu litro), mezurunuo nun ne plu uzata en Britujo.
Ekzistas ankaŭ fluid ounce (brite = dudekono de pint = 0,028 L; usone = deksesono de pint = 0,03 L).
Bone dresitaj anglalingvaj esperantoparolantoj scias, ke kun alilandanoj oni mezuru nur per litroj aŭ mililitroj. Sed kiam ni estas inter ni, ni rajtas uzi niajn proprajn mezurunuojn.
Jam de la komenco de Esperanto en Britujo, la vorto por pint estas pajnt/o. Oni do miris, kiam la Suplemento de PV (1954) inventis pind/o, kaj ke PIV ankoraŭ preferas tiun formon. Mi neniam aŭdis ĝin en la praktiko, sed pajnt/o ofte.

5 comments:

  1. Jes, mi havas la saman sperton: pind/o neniam, pajnt/o oftege. Cetere, jam de pli ol jardeko en Italio furoras “irlandaj” bierejoj: en multaj el ili, kiel signo de “aŭtentikeco”, oni mezuras per pajntoj (supozeble britaj).

    ReplyDelete
  2. en la reto estas kelkaj trafoj por pindo, kion oni povas eventuale rigardi kiel influon de vortaroj. ankaŭ estas trafoj por "pint bier", precipe en la nederlanda lingvo.

    eĉ se diftongemaj anglalingvanoj estas la lastaj aŭ inter la lastaj defendantoj de pindo/pajnto, tiu mezurunuo estis uzata en pluraj eŭropaj lingvoj kiel pint (vidu kelkajn tradukojn en reta vortaro). en franciaj irlandaj bierejoj vi povas mendi une pinte de bière sen diftongo, kvazaŭ la franca revolucio kaj la metra sistemo neniam estus, kaj vi ricevos ĝin. (kaj post kelkaj pluaj se vi levos ĝin kriante vivu la reĝo, oni eĉ huraos.)

    esperantigo per pinto, aŭ prefere per pindo por eviti vortkonfuzon estas do sufiĉe atendebla surbaze de multlingvaj fontoj. tio ne estu sentata kiel ofendo al anglalingvanoj, kiuj certe brave pertostis lokon en vortaroj por la formo pajnto.

    ReplyDelete
  3. Ke la PIV-a formo malgraŭ la vortara influo ne sukcesis eniri la kutiman lingvouzon, dum "pajnto" estas forte enrradikiĝinta, estas bona signo por tio ke oni restu ĉe la prefero de la parolantaro, do "pajnto".

    ReplyDelete
  4. ”pajnto” estas sone tre interesa vorto, en kiu alia E-vorto troviĝas la kombino DIFTONGO+NAZALO+PLOZIVO?
    (Nu jes, ”raŭndo”, kiu ankaŭ sonas tiom angle…)

    ReplyDelete
  5. En Gran Diccionario Español-Esperanto:
    PINDO (laŭe al PIV).
    En la revizio de mia vortaro Amika,
    mi aldonis ĉi formon.

    Cetere, ĉu "pajnto" ne sonas terure malbele!
    Mendu tri pajntojn.... uf!

    ReplyDelete