Tuesday 26 May 2009

klipi, vinkti, kunpinĉi

Ekzistas diversaj manieroj kunfiksi paperfoliojn en la oficejo.

La unua estas paperclip en la angla, en la franca trombone, en la germana Büroklammer, en la rusa скрепка, kaj en la japana クリップ (kurippu, t.e. clip). Ĝis nun mi nomis ĝin en Esperanto paperfiksilo, sed nun mi vidas, ke laŭ PIV ĝi estas paperklipo: “ebena drata klipo, tiel fleksita, ke ĝi per premo ligas aron da paperfolioj”.

La dua estas angle staple, france agrafe, germane Heftklammer. Kiel klarigas Vikipedio,
Krampo, vinkto aŭ agrafo estas U-forma metalpeco, kutime el kuprita aŭ zinkita ŝtalo. La krampo ligas inter du aŭ plurajn paperfoliojn aŭ similajn.
Necesas krampilo por ligi la foliojn. Kelkaj krampiloj ebligas ankaŭ fikson de folioj survanden, surmuren aŭ sur specialajn afiŝtabulojn.
Ekzistas malkrampiloj por malfiksi krampojn, sed postrestos du truoj en ĉiu folio.
Kvankam Krause nomas ĝin paperkrampo, mi trovas la terminon vinkto la plej trafa: laŭ PIV,
vinkto 3 [Metala] peco, kiun oni enfiksas mane aŭ maŝine en paperfoliojn, por kunteni ilin en kajeron.
Anstataŭ la "(mal)krampilo" de Vikipedio ni povus diri (mal)vinktilo. Tamen ankaŭ agrafo estas rekonata de PIV:
agrafo 3 …uzata por kunfiksi plurajn paperfoliojn, la randojn de vundo ks.
Sed laŭ mi agrafo estas hoketo, kaj ĉi tie ne temas pri hoko. Ŝajnas al mi ke agrafo estas konfuza francismo, kiun oni prefere ne uzu.

La tria ebleco por britoj estas bulldog clip. Mi ne scias, ĉu ankaŭ usonanoj uzas tiun nomon. France, pince; germane, Papierklammer (ĉio laŭ Vikipedio, kiu estas ankaŭ la fonto de miaj bildetoj). En Esperanto ni povus diri paperpinĉilo.

Miaj provizoraj preferoj do por la tri specoj: (paper)klipo, (paper)vinkto, (paper)pinĉilo.
Kion oni diras en la praktiko, ekzemple en la CO?

3 comments:

  1. "Vinktita" certe ofte estis uzata en la Libroservo de la CO cxe priskribado de iuj brosxuroj. Pri la maniero priskribi diversajn specojn de paperkunteniloj mi ne memoras - mi mem cxiam preferis teni foliojn apartaj :-)
    amike
    Istvan Ertl, kunfondinto de Libera (ne: Vinktita) Folio

    ReplyDelete
  2. Jam de vere multaj jaroj mi ne plu uzas E-on en oficeja kunteksto (kaj mi neniam faris tion en la CO), sed en miaj tempoj mi aktive uzadis la vortojn (paper)klip/o kaj agraf/o, kaj komprenis, ke vinkt/o estas sinonimo de ĉi lasta. Interretaj serĉoj montras, ke aktuale vinkt/o estas multe pli ofte uzata ol agraf/o en la ĉi-artikola senco, do mi volonte transiras al ĝi.

    La ombrela vorto por ĉio ĉi, kiun skribis ankaŭ István, estas (paper)kun(e)tenilo, kiel en:
    - Ĉu vi havas kunetenilon por tia paperfasko?
    - Mi havas klipojn, sed ne sufiĉas, vi bezonas paperpinĉilon por ĝi.

    ReplyDelete
  3. La unua PIVa difino de „agrafo”

    metalhoketo, kiu, eniĝante en ringeton (agrafingon), kunfiksas du randojn de vestaĵo aŭ tuko

    sugestas, ke temas pri tio.

    ReplyDelete