Monday 8 June 2009

dank(em)a, ĝuinda


Je la fino de festvespero ni formale dankas al niaj gastigantoj. Angle: “I most grateful to you for such an enjoyable evening”. Laŭvorta traduko: Mi estas plej dankema al vi pro tiel ĝuinda vespero. Multe pli bona traduko: Mi tre dankas pro vere agrabla vespero.

Konciza vortaro, kiel la mia, ne povas tro okupiĝi pri tiaj problemetoj. Tamen mi emas iom kampanji kontraŭ la egaligoj grateful = dankema kaj enjoyable = ĝuinda. Miaopinie ili estas anglismoj. (Tamen, supozeble pro la granda influo de la angla en la moderna mondo, oni aŭdas ilin ankaŭ de neanglalingvaj esperantistoj.)

Grateful = danka, multe pli ofte ol dankema, eventuale ankaŭ dankoŝulda. To be grateful = danki. I want to say how grateful I am = Mi volas esprimi mian profundan dankon.

Enjoyable = agrabla. Ĉu eblas defendi ĝuinda kiel esperantan vorton? Ĝuata, jes, eventuale eĉ ĝuebla (=…aliaj eble povus ĝui ĝin, sed ne mi). Sed ĝuinda? (Ĝi estis ĝuinda, sed neniu ĝuis ĝin.)

Tria punkto: en Esperanto tre povas modifi ne nur adjektivon aŭ adverbon (tre bona, tre baldaŭ), sed ankaŭ iujn verbojn (tre insisti, tre voli, tre danki). Sed la angla very neniam modifas verbon: oni ne povas diri I very thank, she very wants. Eĉ en Esperanto oni ne kutimas diri ŝi tre manĝas anstataŭ ŝi multe manĝas.
Italaj esperantistoj emas uzi tre antaŭ pli, malpli: tre pli bona, tre malpli grava, kio ŝajnas tute logika. Sed neitaloj en tiuj esprimoj uzas multe: multe pli bone.

2 comments:

  1. "Dankema" kun la senco "danka" kaj "ĝuinda" kun la senco "agrabla" estas ja strangaj, sed ĉu nepre anglismoj?

    Laŭvortaj tradukoj de la anglaj vortoj estus "dankoplena" kaj "ĝuebla".

    ReplyDelete
  2. Parenteze, tiu kur(em)a sinjoro en la bildo versxajne dirus: Dankon por la vizito!

    ReplyDelete