Friday 19 June 2009

Portoriko


Kiel menciite hieraŭ, la Akademio aprobis novan version de la Listo de Rekomendataj Landnomoj, tre zorge faritan de Bertilo Wennergren kaj multe superan al la iama versio redaktita de Albault. Tamen ĝi listigas preskaŭ nur sendependajn ŝtatojn. Restas do pluraj gravaj nesendependaj teritorioj, provincoj, insuloj ktp, pri kiuj ni tamen devus provi atingi interkonsenton, same kiel pri Panĝabo de la hieraŭa blogo.
Unu tia estas la usona teritorio kun nacilingva nomo Puerto Rico. Ĉu en Esperanto ĝi estas Porto-Riko, PortorikoPuertoriko?
Vikipedio listigas ĉiujn tri.
Puerto Rico (laŭ la hispanlingva nomo Riĉa haveno), esperantigita kiel Puerto-Riko, PortorikoPorto-Riko (tiu ĉi lasta estas la PIV-a nomo) estas dependa teritorio de Usono en Kariba Maro.

Ne nur en PIV sed ankaŭ en la unua eldono de mia vortaro aperas Porto-Riko. Tamen tiun formon oni povas riproĉi ĉar ĝi havas streketon inter du elementoj el kiuj ne ambaŭ estas Esperantaj radikoj. La AdE decidis aprobi Sieraleono, ne Siera-Leono, kaj Santomeo, ne San-Tomeo nek Sao-Tomeo (PIV), ĝuste pro tio.
En Esperanto porto estas substantivigo de la verbo port/i. Ĝi ne havas la nacilingvan sencon ‘haveno’. Sekve do mi preferas la formon sen meza streketo, Portorik/o.
Bertilo Wennergren en sia listo donas la formon Puertoriko. Tamen la ue de hispanaj vortoj ĝenerale respondas al o de Esperanto, kaj mi ne vidas kialon por preferi puerto- super porto-.

10 comments:

  1. "Tamen la ue de hispanaj vortoj ĝenerale respondas al o de Esperanto". Kredas mi, ke tiu o menciita de vi venas el la latina, nu, ne temas pri ŝanĝo de la hispana en Esperanton, sed pri diferenco inter delatinaj evoluoj hipana kaj Esperanta. Jen kelkaj vortorilatoj inter ue kaj o kiujn mi trovis post enpensiĝo:
    muerte = morto [delatina]
    huerto = horto [delatina]
    absuelto = absolvita [delatina]
    acuerdo = akordo [delatina]
    cuerpo = korpo [delatina]
    fuera ~= for [delatina]
    afluencia = alfluo {latine: affluentia}
    influencia = influo {latine: inflŭens}
    fuerza = forteco [delatina]
    huevo = ovo [delatina]
    puerco = porko [delatina]
    almuerzo ~=? almozo [de la araba + la latina]
    ella muerde = ŝi mordas [delatina]

    Ĉar la nomo Puerto Rico estas dehispana, kaj ne delatina, kial ŝanĝi? Alikiale, Porto pensigas pri la portugala, kie troviĝas urbonomoj kiel Porto Alegre.

    ReplyDelete
  2. @pqs: Ĉar tiu vojo necesigus ke esperantistoj sciu amason da diversaj lingvoj por povi rekoni la lokojn. Ekzemple, Pekino (Bei-jing) estas en la ĉina “norda ĉefurbo”; Tokio (Too-kyoo) estas en la japana “orienta ĉefurbo”. Se mi dirus, ke mi volas flugi de Norda Ĉefurbo al Orienta Ĉefurbo, ĉu vi komprenus ke tio estas de Pekino al Tokio? Ne.
    Rikardo Ŝulco volis sekvi tiun vojon, kiu kondukis lin al la absurdaĵo nomi Chatham (en suda Anglujo) “Babilŝinko”.

    ReplyDelete
  3. Prefere la hispana -ue- >> esperanta -ue-:

    Venezuelo (ne *Venezolo), Puertoriko.

    ReplyDelete
  4. Por argumentoj, inspirigho ktp, vidu "Esperantigo de vortoj el hispana fonto" en la vikipedio.

    Jorge

    ReplyDelete
  5. Oni notu ke la kombino "ue" en la hispana formas diftongon. Se oni ne metas ĉapelon super la unuan vokalon, oni kreas unu kroman silabon, kio estas preskaŭ pli stranga por hispanlingvuloj ol ŝanĝi la vokalon; fakte, por la loĝantoj de la insulo, la hispana vortaro akceptas ambaŭ "puertorriqueño" kaj "portorriqueño". Do, mi preferas Portoriko.

    Cetere, notu la duobligon de la ro en la supraj hispanlingvaj ekzemploj, kio montras la duoblan prononcadon de tiu letero en la hispana. Ŝajnas al mi ke ankaŭ multaj esperantistoj ne prononcus same "Portoriko" kaj "Porto-Riko", malgraŭ la teoria regulo.

    ReplyDelete
  6. Tonyo: > "Ŝajnas al mi ke ankaŭ multaj esperantistoj ne prononcus same "Portoriko" kaj "Porto-Riko", malgraŭ la teoria regulo."

    Tio surprizas min! Pli konkrete, kiu vorto ("Portoriko" aŭ "Porto-Riko", aŭ ambaŭ) estas dirata malĝuste laŭ via sperto, kaj kiel oni (malĝuste) diras ĝin? Mi ne rimarkis tian diferencon en tiaj vortoj, kies sola diferenco estas streketo.

    Ĉu vi rimarkas similan fenomenon, ekzemple, pri "Nov-Jorko" kaj "Novjorko"? (Mi neniam rimarkis ian diferencon.)

    ReplyDelete
  7. Russ: ne temas pri malĝusta prononco, sed pri du malsamaj manieroj prononci la ron.

    En la hispana lingvo estas du malsamaj prononcoj de r. La duobla rr (kaj simpla r komence de vorto aŭ post n aŭ s) estas forte trema, dum la simpla r estas apenaŭ rula. Temas pri du malsamaj sonoj, kaj kondukas al diferenco inter "pero" (sed) kaj "perro" (hundo).

    Hispanparolantoj emas porti tiun diferencon ankaŭ al sia esperanta elparolo, kaj do ni prononcas malsame la ron kiam ĝi troviĝas komence aŭ meze de vorto. Tion mi notis ankaŭ ĉe itallingvanoj, sed ankaŭ ĉe parolantoj de nordaj lingvoj. Mi ne scias ĉu tion oni povas konsideri kiel escepton al la regulo ke ĉiu litero havu nur unu sonon, aŭ simple kiel du variantojn de sama sono, ne konfuzeblajn, ĉar la notita diferenco ne ekzistas en Esperanto.

    En PMEG aperas indiko ke la du rojn en "rivero" oni prononcu same, sed ke la malo estas akceptata en praktiko.

    Ĉiel ajn, mi certas ke plejmulto de hispanlingvuloj ne prononcus same la du rojn en Portoriko kaj Porto-Riko.

    Nun ke vi demandas, mi nun rimarkas ke mi neeviteble prononcus malsame ankaŭ la du jojn en Nov-Jorko kaj Novjorko. La lasta por mi estas simple egala al i, sed kun diftongo, dum la komencan jon mi prononcus iom malsame, kiel la hispana y. Mi ne konas la teknikan nomon de ambaŭ sonoj, kaj ne kuraĝas tion priskribi en blogo de John Wells, sed mi certas ke atenta orelo kaptus la diferencon. Kurioze.

    ReplyDelete
  8. Ŝajnas al mi, ke ĉiufoje, kiam en Esperanto estas "o", sed en la Hispana estas "ue", tiel estas, ĉar la Esperanta vorto tute ne devenas de la Hispana vorto, sed de alilingva vorto, tre ofte la Latina vorto. Kiam la Esperanta vorto ja devenas de la Hispana, ofte aŭ eble eĉ ĉiam, Hispana "ue" respondas ankaŭ al Esperanta "ue": "Venezuelo", "Buenosajreso", "duenjo", "Fuegio", "muestro"... Esperantaj vortoj Hispandevenaj ne estas multaj.

    Pri "Portoriko" necesas scii, ke malantaŭ tiu formo estas tute aparta historio: Tiu insulo dum kelkaj jaroj efektive nomiĝis "Porto Rico" oficiale. Kiam Usono okupaciis la insulon en 1898 Usono ŝanĝis ĝian nomon de "Puerto Rico" al "Porto Rico". Miaj esploroj (faritaj antaŭ multaj jaroj) indikis, ke tio kredeble estis bazita sur nura eraro. Temis pri misskribo! Kelkajn jardekojn poste (mi nun ne memoras la precizan jaron), oni reŝanĝis al la origina nomo "Puerto Rico".

    La formo "Porto Rico" tamen eniris en la Francan lingvon, kaj kredeble de tie venis en Esperanton.

    ReplyDelete
  9. @john, vi konvinkis min.

    ReplyDelete