Tuesday 23 June 2009

rimedoj

Pri du subsencoj de “rimedo” mi hezitas.
La unua problemo estas redoni la anglan precaution. Ĝi signifas ion, kion oni faras por malhelpi ke okazu io danĝera aŭ malagrabla: to take precautions (against). Frazaj ekzemploj (el LDOCE): Fire precautions were neglected. | The traffic barriers were put there as a safety precaution. | Save your work often as a precaution against computer failure. | The trails are well marked, but carrying a map is a wise precaution. | I took the precaution of insuring my camera.
Mia iom lama provo estas
precaution singarda rimedo, aranĝo por garantii sekurecon, antaŭzorgo
小心

La dua problemo estas redoni la anglan resource. Bazaj ekzemploj por tiu vorto: natural resources (tero, nafto, karbo) | financial resources (mono) | limited resources (manko de mono) | we must pool our resources | he has inner resources (spiritajn) | classroom resources (aparatoj) | a resource centre (en lernejo) | human resources (personaro).

PIV havas
resurs/o Natura fonto de substanco aŭ vivaĵo necesa al la vvio de homoj kaj al ties agadoj: ~oj renovigeblaj (ekz, akvo, kultivataj plantoj, arbaroj, specioj), nerenovigeblaj (eks karbo k aliaj fosiliaj energifontoj, metaloj).

En la komputada lingvaĵo la vorto havas fakajn signifojn. Antaŭ dek tri jaroj en Komputada Leksikono Pokrovskij metis:
risurc•o, rimedo —
1. Logika aŭ fizika parto de komputila sistemo kiu estas disponigebla al procezo; ekz-e, la tempo de la ĉefprocesoro, peco de la ĉefa aŭ ekstera memoro, fizika aŭ logika disponaĵo. Speciale oni distingas opuzajn risurcojn (risurco estas opuza se ĝi estas disponigebla al pluraj procezoj samtempe, do, se pluraj procezoj povas kolektive, ope ĝin uzi) kaj kritajn, aŭ monopolajn risurcojn (ĉiumomente tian risurcon rajtas uzi ne pli ol unu procezo).
2. Speciale, operaciuma rimedo kiun oni povas uzi kiel parametron de procezo sen retraduki aŭ rebindi ties programajn komponantojn; ekz-e dialogujoj, rastrumaj grafikaĵoj aŭ tiparoj.
Noto. Oni proponis ankaŭ resurco, risurso [Pekoteko]. La formo risurco troveblas jam en la verkaro de INTERKOMPUTO («Teoriaj kaj praktikaj problemoj de la programado», Budapeŝto 1982, pĝ 9).
Angle: resource
Germane: Betriebsmittel
Itale: risorsa
Ruse: ресурс; средство

Nun ankaŭ Komputeko havas
resource (s) = risurco (KompLeks)

Se entute ni bezonas tiun neologismon, kiun formon ni preferu? (Ne estus pravigeble havi unu formon por la ĝenerala senco, alian por la komputa.) De kukolo mi ricevis jenajn trafnombrojn:
resurs/o 3300
risurc/o 779
resurc/o 275
risurs/o 36

Provizora teksto, ignorante neologismon:
resource rimedo; utilaĵo, ekspluateblaĵo, riĉaĵo; elturniĝemo

3 comments:

  1. Ĉu indus ankaŭ aldoni "materialo" inter utilaĵo, ekspluateblaĵo (kiom malkonvene longa vorto!), kaj riĉaĵo?

    ReplyDelete
  2. Por precaution, konsideru ankaux la Zamenhofan „antauxgardi”.
    Sed plej ofte tiu substantivo ne tradukigxus substantive. Ekz. por Viaj ekzemplofrazoj:

    Fire precautions were neglected.

    Oni malzorgis pri fajrosekureco.
    Oni ignoris fajrosekurecon.

    | The traffic barriers were put there as a safety precaution.

    ... sekur(ig)cele.

    | Save your work often as a precaution against computer failure. |

    antauxzorge/ antauxgarde kontraux...
    por preventi...

    The trails are well marked, but carrying a map is a wise precaution.

    estus tamen sagxe kunporti mapon

    | I took the precaution of insuring my camera.

    mi (antaux)zorgis asekuri...

    Cxe resource, sxajnas al mi ke „resurso” estas nur NPIVa, ne PIVa. Do, antaux 2002 mi ne „rajtis” uzi gxin kiel redaktoro de la UEA-revuo. Rilate al „(natural) resources” ofte mi elturnigxis per „ricxfonto”, kiu estas nun iom vaste atestata cxe Guglo, i.a. cxe cxinoj kaj cxe Le Monde Diplo.

    Ankaux en mia traduko el Phillipson aperas:

    Language: a right and a resource. Approaching linguistic human rights
    Lingvo: rajto kaj ricxfonto. Aliro al lingvaj homaj rajtoj

    Language is a resource, not a problem
    lingvo estas ricxfonto, ne problemo

    It is a question of building on the substantial resources embedded in the diverse cultures of Europe, and the blessings of Babel, so as to counteract linguistic and cultural homogenization

    temas pri ekspluatado de la esencaj ricxfontoj latentaj en la diversaj kulturoj de Euxropo, kaj de la benoj de Babelo, por kontrauxagi lingvan kaj kulturan intersimiligon

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  3. Laŭ mi ni restu ĉe la esprimo "rimedo" kaj evitu la novradikojn "resurso" kaj "risurco".

    ReplyDelete