Wednesday 10 June 2009

saturiĝo


Same kiel pri multaj fakoj, mia scio kaj kompreno de ĥemio estas limigita, kaj mia pasiva provizo da fakvortoj superas mian kapablon ilin vere kompreni.
Tiuj, kiuj okupiĝas pri la bona nutrado, often konsilas al ni eviti saturated fats kaj preferi unsaturated. Tiuj lastaj dividiĝas en du klasojn, monounsaturated kaj polyunsaturated.
Nature, mi volas meti tiujn vortojn en mian reverkatan vortaron.
En la angla Vikipedio mi legas
In organic chemistry, a saturated compound has no double or triple bonds. In saturated linear hydrocarbons, every carbon atom is attached to two hydrogen atoms, except those at the ends of the chain, which bear three hydrogen atoms. In the case of saturated methane, four hydrogen atoms are attached to the single, central carbon atom. Of simple hydrocarbons, alkanes are saturated, and alkenes are unsaturated.

Ĉu tio estas en Esperanto satur/i? PIV sub tiu kapvorto ne mencias ĥemian sencon, kvankam ĝi donas la neklarigitan ekzemplon saturita acido. Tamen en la difino de -en/ (tria senco) ni legas, ke ĝi estas sufikso
montranta la ĉeeston de unu duobla ligo C=C ĉe nesaturitaj hidrokarbonoj

Mi riskas enmeti saturita, nesaturita, mononesaturita, polinesaturita. Sed en la TTT la lasta el tiuj vortoj aperas nur en kelkaj vortlistoj, ekz-e en la Esperanta Vikipedio, tute ne en ordinaraj tekstoj.

6 comments:

  1. Parenteze, ĉu vi scias pri

    http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/kemio/doug-portmann/nomoj-de-kemiaj-elementoj.htm

    kaj

    http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/kemio/doug-portmann/heterocikla-nomenklaturo.htm

    Precipe utilas la fontindikoj

    ReplyDelete
  2. La esprimo "pluroble nesaturitaj" estas trovebla en ies blogo, kaj "pluroble malsaturitaj" aperas plurloke.

    Indas rigardi en PIV ĉe "polieno", ĉar tio estas ekzemplo de io "pluroble nesaturita".

    ReplyDelete
  3. Por aliaj sencoj de "saturi" eblus la bonlingvismo "satigi"; sed ĝuste en tiu kunteksto (kaj en aliaj similaj, ekzemple en solvaĵoj kiu saturiĝas aŭ ne je solvataĵoj)

    ReplyDelete
  4. @Manuel: "satur/i" estas Fundamenta, do laŭdifine bonlingvisma.
    satur' rassasier, assouvir | satiate, saturate | sättigen, tränken | насыщать | nasycać.

    ReplyDelete
  5. En la libro "Ĝenerala, Organika kaj Biologia Kemio", traduko -el anglalingva verko de H. S. Stoker kaj M. R. Slabaugh- far teamo gvidita de R. K. Jones kaj D. A. Portman en 1988 (kiu verŝajne neniam eldoniĝis finpresita), aperas en unua nuanco "saturita solvaĵo" = kiam la solvenzo jam solvas la kiel eble maksimuman kvanton da solvezo kiom eblas je specifa temperaturo", sed ankaŭ aperas en la dua nuanco de atomoj en molekuloj kiun vi pritraktas: "saturitaj grasacidoj" kaj "saturitaj hidrokarbonoj".

    ReplyDelete
  6. Anstataŭ "mononesaturita" kaj "polinesaturita" vi prefere listigu "unuoble nesaturita" kaj "multoble nesaturita".

    La radikoj "mon/" havas en Esperanto alian signifon ol la greka prefikso "mono-", do uzo de la greka prefikso "mono-" povas kaŭzi seriozajn miskomprenojn en Esperanto. Plej ofte sufiĉas uzo de "unu". Grekajn afiksojn kiel "mono-" kaj "poli-" oni ĝenerale nur uzu en jam enradikiĝintaj fiksitaj radikoj (kiel "monarĥi/" kaj "polinom/"), sed oni ne uzu ilin kiel libere uzeblajn Esperantajn afiksojn.

    ReplyDelete