Wednesday 1 July 2009

klasoj

En fervojo la pasaĝero ofte havas elekton inter diversaj klasoj. Por veturo en la unua klaso oni pagas pli sed ĝuas pli da lukso.
Strange, tiu senco de klas/o ŝajnas ne esti menciita en PIV. La esprimo “unua klaso” ricevas difinon nur en ligo kun lernejaj klasoj. Ankaŭ sub unu/a tiu senco ne estas kovrita. Tamen en Esperanto ĝi estas tute normala. Jen el ĉina retpaĝo (kies lingvaĵo, kiel vi povas vidi, tamen ne estas tute modela):
Li foriris. Dume venis pasaĝero. Li rigardis min. Trovante, ke mi estas alia koloro de li, li ĝeniĝis, eliris, kaj revenis kun unu-du stabanoj. Neniu diris ion ajn al mi. Finfine, alia stabano venis. Li diris, "Venu ĉi tie. Vi devas iri al la lasta vagono."
Mi respondis, "Mi posedas bileton por la unua klaso."
Li respondis, "Tio ne gravas. Mi diras al vi, ke vi devas iri al la lasta vagono."
Se la plej multekosta klaso estas la unua klaso, kiel nomiĝas la malpli multekosta(j)? Tradicie oni havis duan kaj trian klasojn, sed en la moderna Eŭropo kutime nur standard class: ĉu ordinara klaso?

En aviado oni uzas aliajn esprimojn. En moderna komerca aviadilo povas esti ĝis kvar klasoj. Laŭ ordo de la plej luksa ĝis la malplej ili estas en la angla
first
business
premium economy
economy

La diversaj flugkompanioj ankaŭ inventis specialajn proprajn nomojn por klasoj, ekzemple ĉe British Airways “world traveller” (= economy); sed ilin ni povas ignori.
Mi miras, ke ni ŝajne ne normigis la esperantajn nomojn de tiuj klasoj. Por business class en TTT mi trovas nur du-tri menciojn de komercista klaso, kvankam mi emus mem preferi aferista.
Ĉar mankis seĝoj en la ekonomia klaso, mi ricevis lokon en la komercista klaso, multe pli luksa.

(aviadilo) business class - la komercista klaso

En la klaso premium economy (nur por iom longaj flugoj) oni pagas pli ol por economy kaj ricevas pli da spaco sed samajn manĝojn. (Komparu la pli luksajn manĝojn en la pli superaj klasoj.)
En Esperanto oni povus eventuale diri
unua (klaso)
komercista
aferista
supera ordinara
supera ekonomia
ordinara
ekonomia
Ĉu?

2 comments:

  1. Prefere "ordinara klaso" ol "ekonomia klaso", cxar gxi neniel rilatas al ekonomio. (Se oni ne intencus plibeligi la realon per vortoj, oni eble dirus "sxpariga klaso"...)

    Pri la ekvivalento de "business", ankaux la vorto "bizneso" hantas en Esp., eble precipe cxe rusoj? Mi emas rigardi gxin allasebla kiel slangajxon, do gxi ne koncernas nin cxi tie.

    Anekdote, en la hungara la malplej bonkvalitan klason en vagonaroj oni kutimis nomi "fapados" ("lignabenka"), kaj nun tiu vorto sukcese heredigxis por signifi cxipajn kompaniojn kiel Ryanair.

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  2. speciala kaj normala?... nur ideo....

    ReplyDelete