Thursday 9 July 2009

krispa ≠ crisp, crispy


Inter la angla kaj Esperanto troviĝas pluraj falsaj amikoj bone konataj al ĉiuj anglalingvaj esperantistoj: ekzemple larĝ/a (wide) ≠ large (granda), demand/i (ask a question) ≠ demand (postuli). Tamen la falsamikeco de aliaj estas relative nekonata. Mi timas, ke tio povus konduki al miskomprenoj.
Unu ekzemplo estas la vorto krispa.
La radiko estas Fundamenta. En la UV oni trovas
krisp' fraise | ruff | Krause, Gekröse | брыжи, брыжейка, курчавость | kreza.

Do temas pri speco de kolumo: krisp/o estis laŭmoda en la 16a k 17a jarcentoj, angle ja ruff. De tiu substantiva bazo oni faras adjektivon krisp/a, laŭ PIV kun du sencoj:
1 Prezentanta surfacon kun multaj, pli-malpli regulaj ondetoj aŭ bukletoj…
2 Havanta neregule sulkiĝintan supraĵon…

Angle, tio estas curly(-headed), frilly, crinkly.
Antaŭnelonge mi aŭdis anglan Esperanto-parolanton kun flua kaj bona posedo de la lingvo paroli pri krispa pomo. Tamen erare. La intencita signifo certe estis la angla crisp, kiu estus en Esperanto io alia: ĝi signifas pli-malpli “plaĉe malmola”. Ni parolas pri crisp snow, crisp biscuits, crisp cotton sheets, crisp weather (plaĉe malvarma), a crisp tone of voice. En ligo kun manĝaĵoj oni uzas ankaŭ la variaĵon crispy — precipe ŝatata de ĉinaj restoracioj kun siaj crispy noodles. Crispbread estas krakpano, skandinavstila (vd PIV). La substantivo a crisp, crisps (= usone chip(s)) estas terpomaĵo.
Mia provizora redakto por tiu paro da falsaj amikoj estas jena:
krisp/o ruff, ruffle; ~a curly, frilly; ~aĵo crinkle; kink

crisp krusta, krakmaĉa; freŝa; vigla; terpomfloko, ĉipso

2 comments:

  1. Dankon. Mi ĉiam parolis pri 'baki sekpanojn'; sekvontfoje kiam mi ilin bakos mi scios la terminon ĝustan.

    ReplyDelete
  2. http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_falsaj_amikoj
    povus esti utila listo, se vi emas plu atentigi anglalingvanojn pri similaj falsaj amikoj.

    ReplyDelete