Wednesday 19 August 2009

bluaj birdoj

Por la nomoj de eŭropaj birdoj ni havas la tre utilan liston de Wouter Pilger.
Por Aŭstralio ni havas la pli modestan liston de birdnomoj dise menciitaj en la Aŭstralia-Esperanta Vortaro de Harry kaj Gueltling.
Ĉu iu ellaboris similajn listojn por aliaj mondopartoj? Mi pensas aparte pri la birdoj de Nord-Ameriko, kiuj ja devus trovi lokon en mia vortaro, ĉar ĝi celas ĉiujn anglalingvanojn.
Du nordamerikaj birdoj pri kiuj ni aŭdis eĉ en Eŭropo nomiĝas bluebird kaj bluejay. Mi serĉis ambaŭ en la “comprehensive” angla-Esperanta vortaro de la usonano Benson, sed vane.

La tri specioj de bluebird apartenas al la genro Sialia el la turdedoj. Verŝajne neniu komprenus se ni nomus tiun birdon sialio: prefere do kial ne blubirdo? Tiu vorto jam rikoltas kelkajn trafojn en kukolo. Aŭ ni povus diri blua turdo. (En Ameriko troviĝas tre malmultaj turdedoj.) Troviĝas poemo pri “blubirdo” ĉi tie, tradukita de la konata korea esperantisto Bak Giwan.

La bluejay estas korvedo, Cyanocitta cristata. Ĉu ni esperantigu la genronomon kiel cianocito? Aŭ ĉu ni paŭsu la anglan nomon per blua garolo aŭ eĉ blugarolo? (Ĝi ja aspektas tre simile al garolo.)

1 comment:

  1. al mi ŝajnas bonaj la formoj "blua turdo" kaj "blua garolo". se oni ne konas la anglan konvencion, "blubirdo" taŭgas probable por ajna el pluraj specioj en la mondo. kaj la sciencajn nomojn iu ajn povas esperantigi okaze de faka bezono.

    ReplyDelete