Friday 25 September 2009

integr(al)/i

Ekzistas diverseco de opinioj pri la esperantigo de la matematika nocio to integrate.
Laŭ Vikipedio,
Integralo estas unu el la ĉefaj konceptoj de kalkulo. Ĝi estas la areo inter la grafeo de funkcio kaj la x-akso.



Difinita integralo estas la mezuro de la areo limigita de la grafo, la x-akso kaj la du limoj de la difinita integralo. Oni do ĉiam devas skribi la limojn de integralo. La kutima skribmaniero por integralo de la funkcio f(x) kun la limoj a kaj b estas

Ĝis tie, ĉio en ordo: sed kiel nomiĝas la ago, trovi integralon? Laŭ PIV2 ĝi estas integri (3-a senco); sed laŭ ReVo ĝi estas integrali.

En ReVo estas noto
integrali (tr)
Δ (fakula ĵargono)
Kalkuli integralon.
Rim.: Plimulto de matematikistoj, same kiel PIV, preferas la verbon integri, sed la rezulton de tiu ago ili prefere nomas „integralo“ ol „integraĵo“. Ni opinias pli logike sistemigi la uzon de nur unu radiko, kaj tiu estu prefere „integral“, internacia kaj klare rekonebla, dum la transitiva „integri“ maloportune kolizias kun la netransitiva „integri“ derivita de la homonima radiko kun tute alia signifo („tute kompleta“).

Mi decidis provizore sekvi ReVon. Interalie, tio donas paralelecon kun diferencial/o, ~i.
Jen:
differential diferencial-o, -a
differentiate distingi, diferencigi; (math) diferenciali

integr/i integrate tr; ~a integral; wholewheat;
integral/o (math) integral; ~i integrate

integer entjero
integral integra; integralo
integrate integr-igi, -iĝi; (math) integrali
integrity honesteco

3 comments:

  1. Sonas bona. "Integralo" anstataŭ "integro" por tiu koncepto aperas ankaŭ en la 2 fakaj matematikaj vortaroj de Marc Bavant kaj Jan Werner, kaj en CEED de Benson. PIV ŝajnas miksi la tre ĝeneralan koncepton de "integreco" (tuteco, kohereco, ktp) kun la specifa matematika koncepto "integralo". Krome "integral" (kun "al") evidente tre internacias, rigardante alilingvajn ligojn de http://en.wikipedia.org/wiki/Integral ... En tekstaro.com "integr" aperas en tiu ĝenerala senco (ekz "eŭropa integriĝo" ktp) - en la specifa matematika senco, estas nur "integral" laŭ mia observo.

    ReplyDelete
  2. Jes. Eble mi forigos la tr ĉe integr/, kaj listigos ĝin kiel a-karaktera.

    ReplyDelete
  3. Tute alia afero:

    e-book = bitlibro

    (Vidu komenton en Libera Folio)

    ReplyDelete