Tuesday 8 September 2009

tofu

Kiel ni nomas la specon de kazeo faritan el sojfaboj?
En la angla ĝi nomiĝas tofu, laŭ la japana 豆腐, latinletere toohutōfu. (La japana silabo ふ aŭ フ estas fonetike [ɸɯ], latinigita kiel hufu.)
Estas uzata ankaŭ la esprimo bean curd.

La japana vorto devenas de la samskriba ĉina vorto dòufu, el dòu 豆 ‘fabo’ kaj 腐 ‘putra’.
En la korea tiu vorto fariĝis 두부 tupu.
Kiel prave konstatas Vikipedio,
Esperantigo de tiu radiko ankoraŭ ne stabilas, do oni renkontas tofuo, toŭfuo, eĉ tohuo kaj eble aliajn. Krome iuj vortaroj kaj homoj uzas sojkazeo, el jam-ekzistantaj radikoj.

Ŝajnas, ke en ĉiuj eŭropaj lingvoj ĝi nomiĝas tofu. Por Esperanto la E-Japana Vortaro (2006) preferas la formon tofu/o, kaj mi emas konsenti.
Aliflanke la BonaLingvistoj certe preferos sojkazeo.

4 comments:

  1. La korea prononco de la vorto 두부 estas [d̥ubu] kaj latinlitere oni plej komune skribas ĝin "dubu" (tamen ankaŭ la formoj "twupu" (Yale) aŭ "tubu" (McCune-Reischauer) estas akceptitaj).

    ReplyDelete
  2. Cxu "kazeo" estas suficxe bonlingvisma?
    Cxu ecx "sojo"...?
    Cetere, kial cedi la nomon "BonaLingvistoj" al homoj kiuj havas sian koncepton, ne nepre tute bonan, pri nia lingvo...?
    Kia tofu...vabohuo!

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  3. al mi sajnas suficxe internacia TOFU/O

    ReplyDelete
  4. Oni povas eble debati pri la ĝenerala principo, ĉu Esperanto sekvu eŭropajn lingvojn, aŭ ĉu por montri respekton al aliaj kulturoj oni reiru al la originala formo: tial estu "keĉapo" kaj ne "keĉupo" en Esperanto, ĉu ne?

    Tamen, se temas pri "tofuo", apenaŭ estas alternativo: "tohuo" estas pravigebla nur per la japana, dum la vorto estas ĉindevena, "oŭ" estas fremdaĵo en Esperanto, kaj "dofuo", kiun oni povus eble pravigi per la ĉina, eĉ ne estas serioze proponata.

    ReplyDelete