Wednesday 23 September 2009

tri en vico


Kiel ni nomas la tablan ludon, britangle noughts and crosses, usonangle tic-tac-toe?
Laŭ la retpaĝaro de ludanto.org ĝi nomiĝas tiktakto. Tiu paĝo estas “Adaptita kaj Esperantigita de György Dénes”, iu kies nomon mi ne konas sed kiu loĝas en Vieno. Mi ne scias, ĝis kiu grado ludanto.org estas lia persona kreaĵo, aŭ ĉu ĝi havas la subtenon de multnombra ludemularo. Tiu vorto tamen havas subtenon en Vikipedio, kies tiutema artikolo portas la titolon Tiktakto. Sed ekzistas aliaj nomoj.
Tiktakto (ankaŭ nomita Ikso kaj O aŭ Tri en Vico), estas krajono-kaj-papera ludo, ludata de du personoj (unu persono estas nomita X kaj la alia O). La ludantoj skribas siajn literojn (X aŭ O) alterne sur la kvadratoj de 3x3 krado. La ludanto, kiu skribas tri de siaj simboloj en vico, gajnas.
Se juĝi laŭ ĝia lingvaĵo (“krajono-kaj-papera ludo”, “3x3 krado”) tiu artikolo estis kredeble verkita de anglalingvano.
La franca nomo estas morpion, kiun LePuil-Danvy esperantigas kiel mordpeono. Ne dankon.
En la nederlanda ĝi estas boter, kaas en eieren (butero, fromaĝo kaj ovoj).
PIV2 ne mencias "tiktakt/o". Mi preferas ne ŝarĝi niajn lernantojn per ankoraŭ unu nova vorto. Ni nomu la ludon tri en vico. Kial ne?

3 comments:

  1. Al "tiktakto" kaj "mordpeono" aldonu la proponon, kiu aperas sur la pagxoj de Gran Diccionario: "muelilo"!

    En la hispana, la ludo havas jenajn nomojn:

    Tatetí
    Tres en raya (tri en vico / triopa vicigo)

    ReplyDelete
  2. en meksiko oni nomas tian ludon: GATO / KATO

    tri en vico sxajnas tute tauxga por mi

    ReplyDelete
  3. Mi chiam uzis "nuloj kaj krucoj", malgrau ke ne temas ghuste pri krucoj, sed jes iksoj. Tamen nun "tri en vico" shajnas al mi pli akceptinda.

    ReplyDelete