Monday 14 September 2009

tualetejo

Por la vorto tualeto PIV2 ne spegulas la efektivan uzadon.
Laŭ PIV, kaj supozeble laŭ la Fundamento, tualeto estas
1 Tuto de la objektoj, kiuj servas al virino por sin vesti k aperi en societo
2 Tuto de la aranĝoj k agoj, per kiuj oni zorgas pri la purigado k beligado de la haŭto, la kombado de la haroj ktp

(En la moderna angla kredeble ne ekzistas unuvorta traduko por senco 1; por senco 2 oni diras grooming.)
En la Fundamento staras tre simple
tualet' toilette | toilet | Toilette | туалетъ | tualeta.

La problemo estas, ke en la angla, la franca, kaj la germana (mi ne scias pri la rusa kaj la pola) tiu vorto — eventuale nur en la pluralo — submetiĝis al signifoŝanĝo. En la angla a toilet estas ‘necesejo’. Same en la franca les toilettes, en la germana die Toiletten estas la necesejoj. La angla toilet paper, toilet tissue estas nur neceseja papero, neniel papertukoj (Kleenex) por forigi ŝminkon.
Tiu neceseja senco de la radiko estas abunde atestata en Esperanto.

En iu Dua Bulteno de UK ni legas
Ĉiuj ĉambroj estas ekipitaj per tualetejo, klimatizilo, televido en fermita cirkvito, kaj fridujo. La hotelo havas…
Ne temas pri iu sinvestejo, sed pri necesejo.

En la moderniĝanta Ĉinujo oni raportas, ke
En ĉiu tualetejo estas senpagaj viŝpapero kaj man-lavilo.

- dum en Afriko
Puraj tualetejoj/necesejoj estas je chies dispono, kaj instruistoj chiam montras al la gelernantoj kaj ech al aliaj instruistoj kiel uzi/prizorgi ilin kaj kiel purigi sin post fekado/pisado.

Iu asertas, ke li
legis ke "tualetejo" estas la ĉambro kaj "necesejo" estas la "ilo"

sed la uzado ne spegulas tiun distingon: tualetejo estas sinonimo de la Fundamenta necesejo.
neces'ej' cabinet d’aisance | privy | Abtritt | отхожее мѣсто | ustęp.
Ne povus esti pli bona atesto, ol ĉi-lasta, ke la kvin traduklingvoj ŝanĝiĝis dum la jaroj.
Kaj PIV devus ĝisdatigi sian artikolon pri tualet/o.

10 comments:

  1. Ĉu ne simple eraroj kaŭzitaj de nacilingva influo? Mi neniam antaŭe renkontis la vorton "tualetejo" kun la senco "necesejo". Mi multe pli ofte renkontis "kontroli" kun la senco "regi", ekzemple, kaj multajn aliajn aferojn, kiujn oni ĝenerale nomus eraraj.

    Priskriba leksikografio de lingvo, kies uzantoj plejparte estas malkompetentaj pri la lingvo, kelkfoje estas malfacila ...

    Cetere, vorto, kiu finiĝas per -ejo, preskaŭ certe ne signifas "ilon", kaj la aparato estas "klozeto", laŭ me.

    ReplyDelete
  2. Sxajnas al mi ke la signifo pli forevoluis en la fontolingvoj ol en Esperanto. Laux mia impreso, en la parola lingvo oni apenaux uzas "tualeto" por "necesejo".

    amike
    István

    ReplyDelete
  3. Mi konsentas kun Anonymous, ke tiuj ekzemploj ŝajnas kiel simplaj nacilingvaj eraroj kiel kontroli" por "regi", "satisfakcio" por "kontento", ktp.

    Mi preskaŭ ĉiam aŭdas "necesejo" por la ĉambro, ne "tualetejo". Pri la "porcelana trono" mem, mi uzas kaj aŭdis de iuj aliaj "necesujo"... kaj google montras uzadon de "necesujo".

    Mi simple evitas "tualeto" ĉar la vorto ŝajnas neripareble ambigua kaj konfuza nuntempe, iom simila al "flano", pri kiu vi skribis antaŭ monatoj.

    ReplyDelete
  4. Pri "necesujo": Ĝi estas en "Hejma Vortaro" (kun "neceseja seĝo" kaj "necesseĝo") kaj en "Mil Unuaj Vortoj", sed mi neniam sukcesis kutimiĝi al tiu vorto. Mi ne scias, kial. Eble ĉar ĝi ne estas vere ujo. Eble ĉar estas ridinde uzi evitesprimon kiel terminon (por la ejo ŝajnas malpli ridinde; oni uzas la vorton en aliaj kuntekstoj). Eble ĉar la vorto "necesujo" estas zamenhofa kun tute alia senco.

    ReplyDelete
  5. @ la unua anonimulo: mi kredas, ke mi neniam aŭdis (kaj certe neniam uzis) la vorton “klozeto”. En mia unua malneto de revizio mi eĉ ne enmetis tiun vorton en la E-listo. Post rekonsidero mi jes enmetis ĝin, sed nur por helpi la komprenon. (En la angla, “closet” = ŝranko, do ĝi estus falsa amiko.)

    ReplyDelete
  6. En la pola la vorto "toaleta" signifas ambaux necesejo kaj "zorgado pri la purigado kaj beligado".

    ReplyDelete
  7. "Necesejo" estas la ĉambro kaj "(neceseja)pelvo" estas la ilo. (NPIV)

    Mi ne scias ĉu taŭgas por io mencii ke tiel estas ankaŭ en la poŝvortaro "Amika".

    ReplyDelete
  8. Kvankam mi scias la signifon de l’ Esperanta radiko ”tualet’”, mi ĉiam legas la jenan strofon pensante pri merdadoproblemoj:

    Ŝi ne revas pri teatro,
    Tualeton ŝi ne faras,
    Kaj ŝi tiel al la patro
    Ĉiujare sumojn ŝparas.


    (el ”Vilaĝanino” far Raymond Scwartz, trovebla kiel parto de ”La stranga butiko” je http://www.steloj.de/esperanto/verkoj.html )

    ReplyDelete
  9. Mi neniam aŭdis iun diri "tualeto" aŭ "tualetejo" por "necesejo". Evidente tamen skribe tiu uzo ekzistetas, iom mirinde. Sed mi ne vidas kialon PIVigi tian uzon.

    Sur la foto vi montras nek necesejon nek tualeton, sed necesseĝon.

    ReplyDelete
  10. Koincide mi nun legas la francan krimromanon "Maigret eraras" de Georges Simenon, tradukitan en Esperanton de Daniel Luez, kaj rimarkis sur la 25a paĝo:

    "Sur la tualeta tablo troviĝis dentobroso, tubo de dentopasto, kombilo, razpeniko kaj razilo".

    La sama traduko uzas "necesejo" (anstataŭ ia tualeteca vorto) por la ĉambreto kie oni pisas/fekas.

    ReplyDelete