Saturday 3 April 2010

meerkat

Jen prezento de unu tipa vortarista problemo kaj kiel mi solvis ĝin.

La angla vorto meerkat estas nun konata de pli-malpli ĉiuj anglalingvanoj. Ĝi estas la nomo de besto (speco de mungoto), kiu aperis televide en pluraj naturprogramoj pri la sudafrika bestaro. La ŝatata serio Meerkat Manor, kiu rakontas la historion de familio de tiuj bestoj en la Kalahara Dezerto, estis montrata sur la televidekranoj de 160 diversaj landoj de la mondo.

En Britujo la besto rolas ankaŭ en furora reklamserio bazita sur la supozata konfuzeblo de iu comparethemeerkat.com kun comparethemarket.com (prezkomparejo pri asekuro).

Tamen antaŭ kvardek jaroj, kiam aperis la unua eldono de mia vortaro, la vorto meerkat estis malmulte konata. Certe mi mem ne konis ĝin. Ne mirinde, do, ke en tiu eldono tiun vorton oni vane serĉos.
Por la nova eldono ĝi evidente estis nepraĵo. Sed kiel nomi tiun beston en Esperanto? Kiom mi scias, mankas ĝia nomo en PIV, kaj mankas ne nur en miaj aliaj Esperanto-vortaroj sed ankaŭ en miaj vortaroj angla-franca, angla-germana, ktp.
Eĉ en la angla ĝia preciza signifo ŝajne estis foje iom necerta. Pli frue la sama nomo estis uzata por diversaj bestoj similaj al mungoto, al putoro aŭ al sciuro. Tamen nun la nomo rilatas precipe al la besto, kiu portas la zoologian nomon Suricata suricatta.

Kio estas la origino de la nomo meerkat? Laŭ aspekto, ĝi ŝajnas esti nederlanda aŭ afrikansa vorto. Se ĝi estus tiulingva kunmetaĵo, ĝi signifus laŭelemente ‘marlago-kato’ aŭ (kun la skribo mierkat) ‘formikokato’. Tamen atentu! En la nederlanda meerkat estas ne la sama besto kiel en la angla: male, ĝi estas speco de simio (laŭ la nederlanda-esperanta vortaro de De Smedt (2004), “cerkopiteko”). En ĉiu okazo, nek en la nederlanda nek en la angla ĝi estas kato. Kaj ĝi ne estas mara laga. (Efektive, povus esti ke la etimologio de la vorto kuŝas en la sanskrita vorto markaṭa ‘simio’.)

Do, kion fari? Kio estas meerkat en Esperanto?

Unue, mi serĉis en la angla Wikipedia, kaj trovis tie utilan artikolon pri la besto. De tie mi scias ĝian sciencan nomon. En la flanka kolumno de la paĝo staras vico da ligiloj al vikipediaj artikoloj en aliaj lingvoj, kiuj resendas al franca artikolo kun la titolo Suricate, germana kun Erdmännchen, rusa kun Сурикат surikat, japana kun ミーアキャット miiakyatto ktp… kaj esperanta kun Surikato. Tiu esperanta artikolo estas nura “ĝermeto”; tamen ĝi montras bildon, kiu konfirmas, ke temas pri nia besto.

Due, mi serĉis per Guglo, aŭ pli ĝuste per la Esperanta Guglo-fasado kukolo, uzante la serĉesprimon surikato. Tiel mi trovis interalie artikolon “Surikato en Usono” en la fidinda paĝaro de lernu.net. Alia serĉilo, ligita al la “korpuso” tekstaro.com, montris, ke tiu sama artikolo estas referencata en La Ondo de Esperanto. Tiel mi konfirmis, ke la vorto surikato estas jam iom uzata en Esperanto.

Trie, mi serĉis sub Erdmännchen en la granda germana-esperanta vortaro de Krause (2007), kaj trovis tie ja “surikato” por konfirmi la aferon.

Mi do metis en la Esperantan-anglan parton de la nova vortaro
surikat/o meerkat
kaj en la parton anglan-Esperantan
meerkat surikato


Problemo solvita!

4 comments:

  1. hello... hapi blogging... have a nice day! just visiting here....

    ReplyDelete
  2. meer = lago. De Smedt = prava. surikato = stokstaartje ("bastonvosteto")

    ReplyDelete
  3. Ŝajne la "meer" en "meerkat" ja estas "maro", ne "lago". Vortaroj informas, ke kun la senco "simio" la vorto estas tre malnova en la ĝermanaj lingvoj. Povas esti, ke oni prenis hindan vorton por simio kaj reanalizis ĝin, kvazaŭ simio estus "kato el trans la maroj".

    Estas vere, ke la besto estas bone konata hodiaŭ. Antaŭ nelonge mia kvinjara filino, atendante la vespermanĝon, imitis diversajn bestojn, kiujn ni devis rekoni, kaj unu estis ĝuste surikato. Mi bone rekonis ŝian ŝaradon, sed ne povis tuj memori la nomon. Bonŝance ŝi akceptis mian respondon "tiu sudafika besto, kiu staras sur la malantaŭaj kruroj por ĉirkaŭrigardi".

    En la romano "Life of Pi" (2001) surikatoj loĝas sur flosanta insulo. La rakontanto, el Barato, neniam vidis surikaton, sed tuj rekonas ilin.

    ReplyDelete
  4. Ankaux svede tiu besto nomigxas "surikat" kaj "markatta" estas malgranda simio, cerkopiteko, el kiuj vivas (aux jam nur vivis?) 25 specoj en Afriko. Laux vikipedio, angle tiuj nomigxas "guenons". Gxi asertas ankaux ke en kelkaj germanedaj lingvoj la sanskrita vorto "markata" tordigxis al "meerkat", tio estas "markato". Tio ne estas surpriza cxar en tradiciaj teritorioj de germanedaj popoloj ne troveblis aliaj primatoj ol homoj.

    ReplyDelete