Friday 11 June 2010

ĉu ĝuinda?


Unu el miaj konatoj, skoto, mesaĝis en Facebook
mi esperas, ke estis ĝuebla la ekskurso?

La adresato, alia skoto, respondis
Jes, tre ghuinda.

— implice do korektante la supozatan anglismon ĝuebla (‘enjoyable’) al ĝuinda.

Mi mem skribus nek ĝuebla nek ĝuinda, ĉar mi opinias tiujn vortojn mallertaj paŭsaĵoj de la angla enjoyable.

En la vortaro mi metis nur
enjoyable agrabla

Tiuj kunmetaĵoj de ĝu- estis nekonataj en la klasika Esperanto. En la tekstaro ĝuinda ricevas sume 11 trafojn, inter kiuj la unua estis el la jaro 1995. Ĝuebla ricevas nur kvar, plej frue el la jaro 1997. (La adverba formo ĝueble, kun unu trafo, estas iom pli frua, ĉar Camacho ludis per ĝi jam en la jaro 1993.)

Kiel ofte okazas pri anglismoj en Esperanto, la ĉefaj pekantoj (se tio estas peko) estas ne nur anglalingvanoj-komencantoj sed ankaŭ spertaj neanglalingvanoj, kiuj tamen evidente bone konas la anglan. Tri el la kvar uzoj de ĝuebla en la tekstaro venas el la plumo de la italo Carlo Minnaja.

Ĉu ni rezignu nin al ĉiam pli forta influo de la angla super Esperanto? Aŭ ĉu ni provu elsarki tiujn novajn kreskaĵojn?

4 comments:

  1. Tamen mia frua uzo de "ĝueble" ne sinonimas al "agrable"; kredeble ĝi ne sekvas la modelon de ajna vorto de la hispana lingvo, des malpli de la angla, sed estis kreita rekte en esperanto.

    Jorge

    ReplyDelete
  2. La angla influas E-on ne nur senpere sed ankaŭ tra aliaj lingvoj, kaj sintakse ne nur leksike. Nuda "estas" nun oftiĝas eĉ inter neanglalingvanoj:

    "Kial via patro estas respublikano?"
    "Nu, fakte li ne estas."

    Paŭsado el etnolingvoj laŭ mi estas neevitebla, ĉar al nia lingvo mankas plena normiga sintakso.

    ReplyDelete
  3. Per stranga koincido, mi hieraŭ vespere relegis "La bonan lingvon" de Piron kaj trovis la jenan frazon en ĝia fina sekcieto: "Sed se famo estos, ne precipa celo, sed normala rezulto de bona verkado, ĝi estos ĝuebla kaj ĝuinda." Sendube li konsciis, kion li faras.

    Mi konsentas tamen, ke "ĝuebla" kaj "ĝuinda" estas preskaŭ ĉiam balastaj. "Agrabla" estas tre bela vorto, sed ankaŭ la simpleco de "ĝua" multe plaĉas, laŭ la modelo "estos al mi ĝue lin revidi" de Zamenhof. PIV eĉ prezentas "ĝua distraĵo" kiel la unuan ekzemplon ĉe "ĝua".

    ReplyDelete
  4. 1. corp.hum.sdu.dk havas 98 trafojn por ĝuebl- kaj 92 por ĝuind-. Tamen, mi ne povas facile vidi, el kiuj jaroj.

    2. Oni supozeble ne volus korekti al "agrabla" en "Originala krimromano celanta infanojn, sed gxuebla ankaux por plenkreskuloj" aŭ "La filmo estas nun ĝuebla hejme per vidbendo". Fakte, multaj el la uzoj de "ĝuebla" ŝajnas al mi tute bonaj, aŭ almenaŭ ne harstarige anglismaj.

    3. La ekzemploj de "ĝuinda" estas pli suspektindaj, sed multaj ne ŝajnas al mi respondi al angla "enjoyable". Ekzemple, ĉu "enjoyable" estus trafa traduko en "Vere gxuinda estas la intervjuo kun la fama linvgvo-sciencisto", aŭ ĉu fakte la senco estas pli proksima al "aŭskultinda", do "worth a listen" en la angla? (Tamen, mi ne havas la plenan kunteksto.)

    Edmundo

    ReplyDelete